BabiBEJO

Eduardo Garcia kaj Mihaelo Bento

Loko por paroli, aŭskulti kaj amuziĝi. Ni intervjuas Esperantistojn tra la tuta mondo.



BEJO estas Brazila Esperantista Junulara Organizo.

babibejo

16/16 23-03-2024 01:03:00
BabiBEJO kun Usone Persone
Profitu la babiladon inter diversaj interesaj gastoj!
15/16 30-07-2023 31:51
Doĉjo - lingvoinstruisto
Ĉi foje ni havas kiel gaston Doĉjo, instruisto pri lingvoj! Doĉjo (Doug) Duea loĝas en Minneapolis, Minnesota (Usono), kaj li estas instruisto de la hispana kaj la franca lingvoj ekde 30 jaroj. Li esperantistiĝis en 2016 kaj sukcese trapasis la KER-ekzamenon je la nivelo C1 en junio de 2023. pli...
14/16 06-06-2023 28:24
Allan Argolo - Prezidanto de AERĴ - 
Ĉi foje ni havas la plezuron kaj samtempe honoron intervjui prezidanton de la AERJ (Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro).
Nepre aŭskultu por ekscii pli da detaloj. Pri la agado ĉe AERĴ
- Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro. Esperanto en la librobienalo de Rio-de-Ĵanejro Ligiloj pli...
13/16 04-01-2023 32:06
Tobiasz el "Fremdulo en Francio"
Jen plia mojosega epizodo freŝe aperigata! Ĉi foja gasto temas pri Tobiasz el Pollando. La gvidanto de la podkasto “Fremdulo en Francio”.

- Podkasto-produktado

- La malfacilaĵoj vivi alilande (ĉar tio estis la ĉefa temo de ''Fremdulo'');

Ligiloj: Retejo pli...
12/16 10-02-2023 30:08
 Paulo Viana - verkado kaj tradukado
Saluton, karaj aŭskultantoj. Plia mojosa epizodo de BabiBEJO estas freŝbakita! Kaj ĉi foje ni havas kiel gaston Paulo Viana, kiu parolas pri lia VERKADO KAJ TRADUKADO.
- Kio motivigis vin komenci verki ?
- Kiom grava estas al vi verki?
- Machado de Assis
- La fama brazila verkisto pli...
11/16 21-01-2023 35:29
 Karina Oliveira parolos pri Virtualaj E-Renkontiĝoj
Plia mojosa epizodo de BabiBEJO estas freŝbakita! Kaj ĉi foje ni havas kiel gaston Karina Oliveira, kiu parolos pri Virtualaj E-Renkontiĝoj.
- La malfacilaĵoj pri lernado memstare
- La forto de la interago
– virtualaj kunvenoj:
- La rolo de Duolingo
- En kiu konsistas pli...
10/16 25-10-2022 45:20
Scienco kaj Podkastoj - Eva kaj Johannes
Babilado pri scienco kaj tiel plu - - Kio ĝi estas ? - Ĉu oni kredas je la scienco? - Diferenco inter religio kaj scienco - Podkastofarado de niaj gastoj Ambaŭ gastoj troveblaj : kern.punkto.info/
9/16 15-06-2022 27:15
Rafa, La Senlaca Verkisto - Pri Verkado
Kial vi ekverkis kaj kiam? Pri kio temas via verkado? Ĉu vi havas celon ? Kiu ĝi estas? Kion vi volas atingi per via kreado? Kiom vi jam aperigis kaj cifere kaj papere? Kiun vi legas lastatempe? Precipe en Esperanto.
8/16 06-10-2022 18:58
Ella el Koreio - Socio kaj Kulturo de Koreio
Ella el Koreio - Mi estas Ella el Koreio. Mi loĝas en Busan, kiu estas la plej suda parto de Koreio, ĉemara urbo. Mi estas instruisto de elementa lernejo kaj mi instruas Esperanton al knaboj, plenkreskuloj, emeritoj, blinduloj.
Jen la instigaj demandoj: Ĉu vi povas sin prezenti? Kiuj estas pli...
7/16 05-06-2022 35:55
Maŭrico aŭ Rico (el Italujo) - "Estu fiera pri via Esperantisteco!"
Rico estas unu el la kunlaborantoj en la progresiga retejo uea.facila.org. Tie li respondecas pri la rubriko ‘Libroservo’, verkas artikolojn kaj voĉlegas multajn el ili. Sian voĉon li ankaŭ uzis kiel voĉaktoro en la lastatempe eldonita libro de Tim Owen pli...
6/16 23-04-2022 35:48
Stela el Hungario- "La riĉecon de Esperanto mi ankoraŭ trovis nenie"
 Hodiaŭ ĉe BabiBEJO parolas STELA el Hungario! Stela Besenyei-Merger estas longtempa aktivulo en Esperantujo. Originale sociologo kaj artedukisto, inter alie kunorganizanto de amaso da renkontiĝoj ekde infanaĝo, verkas blogon Stela ĉiam nur kritikas de pli ol dek jaroj, kaj kreanto de pli...
5/16 20-03-2022 16:23
Marc Giraud (el Francio)
Ĉi foje ni havas la partoprenadon de Marc el Francio! Marc Giraud (prononci Mark Jxiro). Li estas muzikinstruisto kaj korusestro. Li malkovris kaj eklernis Esperanton en Junio 2018 kaj tuj enamiĝis en nia lingvo. Li trapasis sian KER-ekzamenon je la nivelo C1 en Majo 2019. Li kunlaboras kiel pli...
4/16 20-02-2022 18:27
César Dorneles
''Esperanto estas relative facila kompare al aliaj lingvoj, sed ne tiom...''
3/16 19-01-2022 30:59
Daniel Cotarelo García
"Mi eklernis Esperanton pro scivolemo"

Daniel Cotarelo García naskiĝis en 1957 en Bonaero, ĉefurbo de Argentino, kie li loĝas kun sia edzino Inés. Lia denaska lingvo estas la hispana kaj li lernis Esperanton kiam li estis 20-jara. Profesie li estas kontisto kaj laboras por informadika firmao, sed amatore li interesiĝas pri lingvoj, pli...
2/16 08-10-2021 23:53
Jorge Rafael Nogueras (Rafa)
Intervjuo kun Rafa (Jorge Rafael Nogueras) el Portoriko, kiu nun loĝas en Usono.
''Estas multe da homoj kiuj estas Esperantistoj, sed ankoraŭ ne konas Esperanton...''
1/16 06-10-2021 16:49
Handikapeco
Intervjuo kun Soraya el Argentino pri handikapeco.
artikoloj de Soraya pri la temo
La enhavo de tiu ĉi retejo estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda