Usone persone

Rafa, Brandono, kaj Hanso

Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli ĉion - literaturon, politikon, la Esperanto- movadon, historion, kaj kia estas la vivo ĝenerale.
La etoso estas neformala kaj la vidpunktoj apartenas nur al la dirinto - se eĉ al tiu!

Jutuba kanalo

25/25 22-03-2024 01:16:11
25: Traduku "funcle"!
Rafa, Brandono kaj Hanso priparolas tradukadon, precipe sian propran kaj literaturan. Ho, kaj ankaŭ fonklojn.
24/25 09-03-2024 01:41:14
24: Lernu, Lernu, Lernu!
Erin Piateski (Erinja) venas al Usone Persone por priparoli sian vivon en Esperantujo--kaj precipe la retejon Lernu!.
23/25 19-02-2024 01:46:56
23: La ertlita almanako
La erudito István Ertl venas al Usone persone por priparoli aferojn plej diversajn (tamen ĉiam tanĝante iel-tiel la literaturan revuon Beletra almanako). Ĝuu!
22/25 03-02-2024 01:07:27
22: Esperanto en la populara kulturo
Rafa, Brandono kaj Hanso kunvenas por priparoli kulturaĵojn popularajn, en kiuj aperas ESPERANTO. Dankon al Ramai pro la informo, ke nin menciis Stuff You Should Know.
21/25 15-12-2023 01:41:53
21: Ĉu fremdulo en Fanujo?
Gastas ĉe ni la kontraŭvola ekspodkastisto Tobiasz Kubisiowski, konata aldone pro sia aktivado en PEJ, TEJO kaj la arta vivo de Esperanto. Estas malpli konate, ke li estas fervora ŝatanto de Usone persone, eble eĉ fano…
En tiu ĉi epizodo, pli...
20/25 03-12-2023 01:55:03
20: Jesa kaj nea kun Stela
Denove Stela venas al la Usonaj personoj por priparoli siajn regulajn literaturajn projektojn--ĉi-foje, ĉefe MoVeMon.
Tamen, oni povas ekscii ankaŭ:
Kiun libron ektradukis Brandono laŭ nurbuŝa interkonsento kun fama aŭtoro?Kial Rafa finlegis pli...
19/25 11-11-2023 01:24:25
19: Kun Humphrey Tonkin
Gastas ĉe ni la senkompara kaj nelacigebla ŝekspirologo Humphrey Tonkin, kiu lastatempe aperigis novan tradukon de Koriolano (kiun iniciatis kaj plejparte faris Marjorie pli...
18/25 29-10-2023 01:24:25
18: Pri nia somero
Ĉu vi scivolas, kion ni faris somere? Kompreneble ni ne restas ĉe tiu temo!
17/25 17-09-2023 01:40:36
17: Nur mezboneta...
Usone persone revenas por sia dua sezono! Por inaŭguri ĝin, la triopo invitas al sia virtuala kunvenejo la plurfakan spertulon Karina Oliveira, lastatempe elektitan kiel la novan redaktoron de Kontakto. Rafa, Brandono kaj Hanso sondas pli...
16/25 27-07-2023 01:05:07
16: Antaŭ la fanoj (vive dum NASK)

Usone persone venas al vi...usone kaj persone, de la sama ĉambro kun preskaŭ cent esperantistoj. Tiuj demandas al Rafa, Brandono kaj Hanso pri ĉio (sed sen garantio)...kaj la triopo rakontas pri siaj spertoj en Esperanto-lernado.
Grandegan dankon al Alekso, @ExploringEsperanto, pro la pli...
15/25 11-06-2023 01:17:40
15: La nepoj nin benos
Multaj el vi jam konas Alekson Miller, jutubiston kaj aktoron, kiu venas al Usone persone hodiaŭ kiel gasto.

Baldaŭ debutos la 5a Usona Bona Filmfestivalo—kiel ĝi estiĝis? Kion celas Alekso kaj Esperanto-USA per ĝi? pli...
14/25 15-05-2023 01:37:15
14: Litove denove
La triopo bonvenigas Aušrinė kaj Eidmantė, du junajn litovojn, por priparoli la eksterordinararan sukceson de la burĝonanta junulara movado en Litovujo.
Laŭ la propra atesto de Brandono, dum la lasta IJF eĉ ĉeestis pli da litovoj, ol italoj! Kiel lando malpli enloĝata ol Kansaso fariĝis pli...
13/25 17-04-2023 01:47:30
13: La strigo kaj la pitono
Rafa, Brandono kaj Hanso priparolas ĉion hodiaŭ: la drinkaĝon en diversaj Usonaj ŝtatoj (kaj kial tio ligiĝas al interŝtataloj), pitonojn, kaj eĉ la furorantan rimedon por lerni diversajn lingvojn kvazaŭlude, Duolingon. Bonvenon al la rondo!
12/25 25-03-2023 01:27:32
12: Gasto Plene Trompema
Hodiaŭ antaŭ la mikrofono Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas iom nekutiman gaston.
Verŝajne ĉiuj jam pri ĝi aŭdis, sed kompreneble indas esplori, kion ĝi scias, kaj kion ĝi prognozas pri Esperanto, Usone persone, kaj ĉio alia.
Temas ja pri aŭtomato, kiun ni trovas Gasto Plene Trompema.
11/25 09-03-2023 01:30:37
11: Ĝuinda por la tuta familio
Denove ĉe si Brandono, Rafa, kaj Hanso bonvenigas Stelan kvazaŭ la kvaran, honoran membron de Usone persone.
En epizodo temanta pri literaturaj konkursoj la kvaropo priparolas la psikan impulson, kiu kondukas al Esperantumado, verkadon, kaj tiel plu. La vagado certe estos ĝuinda por la tuta pli...
10/25 31-01-2023 01:32:41
10: Esperanto reformita
Ĉu vi scias, ke en 1894 Zamenhof proponis sufiĉe drastan reformon al Esperanto? Kia ĝi estis--kaj kial la majstro tion entreprenis kiel esperinto en Grodno?
Rafa, Brandono kaj Hanso prezentas la ŝanĝojn, priparolas ilin, kaj diskutas liajn kialojn.
Kion vi opinias pri reformoj al Esperanto--pri pli...
9/25 07-01-2023 01:14:27
9: Baza legolisto 1
Rafa, Brandono kaj Hanso kunvenas por respondi (almenaŭ parte) al la plej ofta demando de aŭskultantoj: kion vi opinias pri la plej famaj verkoj en Esperantujo.
Tiuj, kiuj troviĝas en la fama ''Baza legolisto'' kompilita de Auld?
8/25 17-12-2022 01:17:40
8: Mil naŭcent dek
Rafa, Brandono, kaj Hanso priparolas la teatraĵon 1910 kun ĝia verkinto kaj du ĉefaj aktoroj, okaze de la lastatempa publikigo de la teatraĵo kiel filmo en YouTube fare de Alex Miller.
7/25 04-12-2022 01:37:16
7: Niaj plej bonaj spertoj
Rafa, Brandono kaj Hanso kunvenas denove por priparoli siajn plej bonajn spertojn en Esperantujo, spronite de demando de unu el siaj aŭskultantoj (al kiu nun sagas glumarko plej luksa).
6/25 10-11-2022 01:51:31
6: Brite sprite
Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas la unuan fojon Tim Owen, direktoron de Esperanto-Asocio de Britio, pedagogon, kaj membron de la Akademio de Esperanto.
Malgraŭ siaj eminentaj kvalitoj, Tim estas sprita, parolema brito, malteda homo kaj aparte interesa kiel gasto. En tiu ĉi epizodo tiu pli...
5/25 22-10-2022 01:34:54
5: Movemuloj (kun Stela)
Rafa, Brandono kaj Hanso denove bonvenigas Stelan por priparoli MoVeMon, kiu baldaŭ komenciĝos.
Kune ili parolas pri la graveco de konstanteco en verkado kaj tradukado, kiel statis iliaj lastaj provoj en MoVeMo, kaj la libereco de nedenaskuloj.
4/25 08-10-2022 01:29:16
4: Ĉu Esperanto estas sekto
En tiu ĉi epizodo ni distanciĝas de temoj literaturaj kaj esploras gravan demandon: Ĉu Esperanto estas sekto? Unue, kio estas sekto?
Kiel Esperanto similas (aŭ malsimilas) tion? Ĉu ni kredas, ke eblas ŝanĝi tiujn ĉi trajtojn de Esperanto, Esperantistoj kaj Esperantujo?
Aŭskultu pli...
3/25 21-09-2022 01:33:40
3: Tradukado
Rafa, Brandono, kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli la tradukarton--kaj ĝian apartan gravecon al Esperanto.
Sendu viajn reagojn, demandojn, eblajn temojn, kaj neeldonitajn tradukojn al UsonePersone@pm.me; se vi mencios vian adreson, ni sendos pli...
2/25 04-11-2022 01:04:30
2: Nur duone Usone
Rafa, Brandono, kaj Hanso bonvenigas Stela kiel gaston en sia dua epizodo de Usone persone.
La kongresa sezono finiĝis, sed tial estas multe pli da tempo por legi kaj pripensi la Esperanto-kulturon!
Tiu ĉi epizodo estas ''duone Usone'', ĉar Brandono jam transiris Atlantikon reen al sia pli...
La enhavo de tiu ĉi retejo estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda