Usone persone

6/25 10-11-2022 01:51:31

6: Brite sprite

Rafa, Brandono, kaj Hanso

Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas la unuan fojon Tim Owen, direktoron de Esperanto-Asocio de Britio, pedagogon, kaj membron de la Akademio de Esperanto.
Malgraŭ siaj eminentaj kvalitoj, Tim estas sprita, parolema brito, malteda homo kaj aparte interesa kiel gasto. En tiu ĉi epizodo tiu ĉi kvaropo priparolas la elstare fekundan produktadon de EAB dum la lastaj kelkaj jaroj--kial ĝi tiel brile sukcesas?
Kiel ĝi kunlaboras kun tradukistoj, aŭtoroj, kaj eldonejoj? Kio diferencigas ĝin disde aliaj eldonejoj en Esperantujo?
Bonŝance por vi, la fero daŭre ardas--se unu el niaj aŭskultantoj volas proponi sin kiel tradukiston al EAB, baldaŭ komenciĝos konkurso tiucele!

Jutuba kanalo

Aldoni al ludlisto Forigi el ludlisto Titolojn
La enhavo de tiu ĉi retejo estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda