Vortoj por justa paco

Federico Gobbo 

En ĉi tiu podkasto mi intencas donaci momenton por mediti pri vortoj por justa paco, el la klasikaj aŭtoroj de la Esperanta literaturo. En ĉiu epizodo mi laŭtlegos citaĵon kaj donos je la fino la referencon. La ideo estas elsendi ĉiusemajne kelkminutan podkaston por rezervi al ni mem momenton de medito, kun iom da muziko el mia Langodrumo (speco de Handpan, laŭ la vortigo de vikipedio), nova muzikinstrumento. La projekto daŭras unu jaron.

Jutuba kanalo

20/20 07-10-2023 02:36
20: Medito el Julio Baghy 1929
Finan venkon por la pens’ Kain-a
kun ve’ mi sopiras, ho bestofrato,
ĉar la homo, estu kia ajna,
li celas fratmurdon per korotrafo....
19/20 20-08-2023 04:04
19:  Medito el Teodoro Ŝvarc 1965
Kun alia mia konato, maldekstra ĵurnalisto, mi havis multe pli da bonŝanco. Senhezite li tuj promesis transdoni ĉiujn dokumentojn de sia edzino kaj de si....
18/20 12-08-2023 03:14
18: Medito el Kálmán Kalocsay 1985
Oni devas respekti tiun aman zorgon, per kiu la simplistoj volas ekstermi el la lingvo la klopodojn, kiujn ili rigardas danĝeraj eĉ fatalaj por la sorto de nia movado... 
17/20 04-08-2023 03:14
17: Medito el Tibor Sekelj 1991
La ekspedicio tra Afriko respondas al unu el la nepraj bezonoj de nia epoko....

El: Ĝambo Rafiki: La karavano de amikeco tra Afriko, de Tibor Sekelj; Piso: Edistudio. 1991. p 8
16/20 30-07-2023 03:04
16: Medito el  William Auld, 1955
El kanto XIV de La infana raso de William Auld, 1955, eldonejo Stafeto, La Laguna
15/20 26-07-2023 02:28
15: Medito el Baghy 1933
La homo estas migranto kaj antaŭ li varias la pejzaĝoj...
El: Julio Baghy, Verdaj Donkiĥotoj. Budapest, 1933. Eldono de Aleksandro Szalay. p. 171-172
14/20 17-07-2023 04:36
14 Medito el Zamenhof 1910
El Esenco kaj Estonteco, 1910
La homoj vivas per vivo konscia kaj senĉese celadas al sia bono; tial se ni scias, ke tiu aŭ alia afero promesas al la homoj grandegan kaj senduban utilon kaj ke ĝi estas por ili atingebla, ni ĉiam kun plena certeco povas antaŭdiri, ke de tiu momento...
13/20 08-07-2023 03:16
13 Medito el Claude Piron 1989
La homaro bezonas siajn heroojn, siajn geniulojn. Por kontentigi tiun bezonon, ĝi atribuas eltrovaĵon al unu difinita homo, kvazaŭ la aferoj disvolviĝus jene: antaŭe estis nenio, la grandulo venis, kaj poste la mondo dank' al li estis ŝanĝita.
12/20 04-07-2023 03:39
12 Medito el Eŭgeno Miĥalski 1984
Jam superfluas vortojJam superfluas vortoj, —transiru ni al agoj,Posedu kuraĝecon, obstinon, paciencon.Sufiĉas jam revado kaj belaj dolĉimagoj—Ni devas esti bravaj kaj havi volpotencon.Ni forĝu novan vivon sur firma nov-ambosoKaj ŝprucu ni fajregojn en la aer’ mucida
11/20 16-06-2023 04:40
11 Medito el Marie Hankel 1984
Patrino kun Infano
Tra landoj mi migris, tre multon mi vidis,
Tre strangajn kutimojn kaj morojn aliajn.
Mi miris, kompatis, aprobis aŭ ridis,
Sed ĉiam respektis kutimojn la piajn.
10/20 10-06-2023 04:21
10 Medito el Raymond Schwartz 1987
Medito el Raymond Schwartz 
9/20 02-06-2023 03:02
09 Medito el Marjorie Boulton
Por paco

Jen mia propono,
sinjoroj kaj kamaradoj:
lokigu la venontan konferencon,
kie ĝi tuŝas vian konsciencon.
8/20 26-05-2023 03:05
08 Medito el Eugène de Zilah 2002
Ni do plue militos ankoraŭ dum longa tempo. Ĝis kiam? Ĝis la ekstaro de tutmonda formikejo: la monda ŝtato; ĝis kiam ''la batalo ĉesis pro manko de batalantoj''
7/20 22-05-2023 03:53
07 Kolombo de paco 1972
La blanke kolombo, pentrita de Pablo Picasso farigis simbolo de paco
6/20 12-05-2023 03:27
06 Medito el William Auld 1997
Paco inter homoj - ĉu eblas?
La normaleco de luktoj kaj streboj, eĉ de milito, estas tre ofte implicita en niaj metaforoj...
5/20 08-05-2023 02:49
05 Medito el Kálmán Kalocsay
Ho homo de l' Futuro.
Vivanta milde, pace,
Ĝardene kaj palace
En lukso kaj plezuro!
4/20 27-04-2023 03:50
04 Medito el Baldur Ragnarsson 
La poemo ''Paco'' de Baldur Ragnarsson 1962
3/20 21-04-2023 04:07
03 Medito el Edwin de Cock 2004
La poemo 'Adiaŭ al la memo', de Edwin de Cock,  republikigita en Beletra Almanako 45 (10/2022) 
2/20 15-04-2023 06:36 
02 Medito el Hector Hodler 1915
 Devo kredi, ke neniu popolo havas la monopolon de la civilizeco, de la kulturo aŭ de la humaneco...
1/20 09-04-2023 05:48
01 Medito el Zamenhof 1914
Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar laŭ miaj konvinkoj, mi estas “homarano”, kaj mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio...
0/20 09-04-2023 02:45
Enkonduko
En ĉi tiu podkasto mi intencas donaci momenton por mediti pri vortoj por justa paco, el la klasikaj aŭtoroj de la Esperanta literaturo. En ĉiu epizodo mi laŭtlegos citaĵon kaj donos je la fino la referencon. La ideo estas elsendi ĉiusemajne kelkminutan podkaston por rezervi al ni mem momenton pli...
La enhavo de tiu ĉi retejo estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda