Venu kaj aŭskultu dum Martin babilas kun siaj plej karaj amikoj de Esperantujo. Per temoj de ĉiutagaj hazardaĵoj al filozofio, la celo simple estas kundividi naturajn konversaciojn kaj montri kiom diversa kaj mojosa estas nia mirinda komunumo.
#00 - Bonvenon
Saluton kaj bonvenon en mia nova podkasto Umado Kun Martin. En tiu ĉi podkasto mi invitos interesajn homojn de nia kara komunumo veni kaj babili kun mi pri ĉio de filozofio al ĉiutagaĵoj.
2/5
02-04-2023
01:07:22
#01 – Sandra Vives: Esperanto, aĝiĝo, la estonteco kaj filozofio.
En la unua plena epizodo de Umado Kun Martin, mia plej kara amikino de Esperantujo aliĝas por babili kun mi pri ĉio de kiel ŝi Esperantistiĝis kaj kiel ŝanĝiĝos la mondo, al kion ŝi farus se subite ŝi gajnus milionon da dolaroj.
3/5
08-04-2023
01:30:48
#02 – Andy Hernandez Martínez: la unikeco de Esperanto, vojaĝado, kiel vivi pli sane kaj la ligo inter korpa kaj mensa sano.
Andy estas mia dua gasto kaj aliĝas por babili pri ĉio de projektoj kaj vojaĝado, al kiel vivi, manĝi kaj eĉ pensi pli sane. Andy kaj mi renkontis unu la alian dum niaj vojaĝoj en Lanzaroto, kaj ekde tiam fakte ne havis duan ŝancon babili denove pri tiom multe da interesaj aferoj... nu, ĝis nun. Ĝuu!
4/5
16-05-2023
01:30:33
#03 – Maurizio Giacometto: ĉio pri Esperanto, artefaritaj lingvoj, kaj iom da teniso
Mia tria gasto estas mia tre bona amiko Rico. Ni parolis multe pri Esperanto de diversaj flankoj, inkluzive de indaj projektoj kiel uea.facila kaj Ekparolu, la Brita Kongreso, kaj la sperto studi kaj instrui la lingvon, kiun Rico nun faras en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM), en Poznano. Ni pli...
5/5
26-06-2023
01:25:27
#04 – Siru Laine: la vivo de poligloto kaj tradukisto, ĉio pri lingvoj, lingvo-lernado kaj tradukado, kun sproĉo de Eŭrovizieco, kompreneble
En tiu ĉi epizodo mi babilas kun mia kara amikino Siru Laine – homo de multaj talentoj. Siru estas poligloto kaj tradukisto, inter aliaj aferoj, kaj ni pritraktas kiel estas la vivo de poligloto kaj tradukisto, lingvo-lernadon kaj konsilon por tiuj, kiuj emas sekvi la paŝojn de Siru kaj eklerni pli...