Psikologio

Ĝermoj (angle "Sprouts")

Ĝermoj kreas filmetojn, kiuj klarigas komplikajn ideojn per simpla lingvo. Jen Esperanta versio de la serio pri psikologio.

Jutuba kanalo

21/21 20-11-2025 06:40
"Universo-25" - La musa eksperimento
En 1972, John B. Calhoun konstruis utopion por musoj. Ĉiu aspekto de “Universo 25”, kiel ĉi tiu malkutima modelo estis nomita, estis dezajnita por prizorgado de la bonfarto de ĝiaj ronĝulaj loĝantoj, plilongigi ilian vivodaŭron kaj permesi al ili pariĝi.
Tio ne estis la unua fojo, pli...
20/21 21-04-2025 06:54
La malhela triopo
En psikologio, la malhela triopo reprezentas tri personec-trajtojn: Narcisismo, Psikopatio kaj Makiavelismo. Homoj kiuj alte rangas en tiuj tri trajtoj pli verŝajne faras krimojn kaj kreas gravajn sociajn problemojn. Kion vi opinias? Ĉu eblas superi ĉi tiujn trajtojn, aŭ ĉu ili ĉiam kaŭzos pli...
19/21 07-06-2025 05:04
La Kogna Evoluo per Sociaj Rilatoj laŭ Vygotsky
La Teorio de Socia Evoluo de Vygotsky asertas, ke komunumo kaj lingvo ludas centran rolon en lernado. Dum Jean Piaget konkludis, ke la kogna evoluo de infanoj okazas laŭ stadioj, Vygotsky malakceptis liajn ideojn kaj kredis, ke infanoj evoluas sendepende de specifaj stadioj kiel la rezulto de pli...
18/21 28-01-2025 08:26
La 5 Stadioj de Psikoseksa Evoluo laŭ Freud

Freud teoriis, ke la nekonscio memorus kaj konservus ĉiujn niajn spertojn. Poste ili aperas de tempo al tempo tra sonĝoj kaj asociaj pensoj.
Rivelante traŭmatajn memorojn kaj dezirojn per konversacio ni povas liberigi nin de niaj neŭrozoj kaj vivi pli sanan kaj plenumitan vivon.
Li pli...
17/21 22-01-2025 05:39
Ĉu Vi Povus Lerni Ĉiujn Lingvojn aŭ Ĉu Vi Mortus Provante?
Estas ĉirkaŭ 6.500 lingvoj tutmonde, proksimume 20.000 dialektoj, kaj pli ol 300 signolingvoj. Sed kiom multe ni devas scii por kompreni tiujn ĉirkaŭ ni? Sekvu la rakonton de juna knabino por esplori la magion kaj limojn de lernado de novaj lingvoj.
16/21 19-12-2024 06:03
Neglektado kaj Traŭmato: La Vivo de la Forgesitaj Infanoj
Infanoj, kiuj spertas fizikan, kognan aŭ emocian neglektadon, ekzemple ĉar ilia patrino malsaniĝis kaj ilia patro estis okupita, ofte alfrontas angoron. Sekve, ilia korpo produktas streso-hormonojn. Se tio okazas ofte, ĉi tiuj hormonoj fariĝas toksaj por ilia evoluanta cerbo, kio poste povas pli...
15/21 10-11-2024 03:37
Lernita Senhelpeco
Lernita senhelpeco unue estis malkovrita de du esploristoj, kiuj alkutimigis hundojn elteni elektrajn ŝokojn. Martin Seligman kaj Steven F. Maier faris sian eksperimenton per tri grupoj de hundoj. Infanoj ankaŭ povas esti trafitaj, kiel ĉi tiu tro simpligita rakonto atestas.
14/21 18-10-2024 06:14
Introvertiteco, Ekstravertiteco kaj Ambaŭinklina Personecoj
Introvertiteco kaj ekstravertiteco estas terminoj unue kreitaj de la psikiatro Carl Gustav Jung en Svislando en la 1920-aj jaroj. Laŭ Jung, ekstravertito serĉas intensan kontakton kun la ekstera mondo. Introvertito anstataŭe turnas pli...
13/21 19-08-2024 04:24


La Procezo de Dezajna Pensado


Dezajna pensado estas 5-paŝa procezo por elpensi signifoplenajn ideojn, kiuj solvas realajn problemojn por specifa grupo de homoj. La procezo estas instruata en elstaraj dezajnaj kaj komercaj lernejoj tra la mondo. Ĝi alportis al multaj entreprenoj multajn kontentajn klientojn kaj helpis entreprenistojn pli...
12/21 26-08-2024 03:50
La Dunning-Kruger-Efiko
Ekirado al vojaĝo de lernado povas esti timiga sperto. Tio, kio komenciĝas kiel senstreĉa promenado, baldaŭ ŝanĝiĝas al intensa batalo de volforto inter vi kaj timiga kvanto da scio. Ne rezignu. Ju pli longe vi batalas, des pli da potenco vi akiras, ĝis vi atingas la punkton en kiu vi venkas.
11/21 06-06-2024 05:13
La 5 Reguloj de Cipolla pri Homa Stulteco
En 1976, Carlo Cipolla, profesoro pri historio de la ekonomio, derivis socian regulon, per kiu ni povas grupigi homojn en kvar kategoriojn: La unuan li nomis “la senhelpaj”, la duan “la inteligentaj”, la trian “la banditoj”, kaj la lastan “la stultuloj”.
“La stulta homo estas pli...
10/21 10-05-2024 05:05
La Teorio de Bonhoeffer pri Stulteco
En liaj famaj leteroj de la prizono, Dietrich Bonhoeffer argumentis, ke stulteco estas pli danĝera malamiko de la bono, ol malico, ĉar, dum “oni povas protesti kontraŭ malbono: ĝin eblas malkovri kaj preventi per forto; kontraŭ pli...
9/21 06-01-2024 06:47
Aŭtismo: Netipaj Mensoj en Kliŝa Mondo
Infanoj - kaj adoltoj - rigardataj kiel aŭtismaj privivas la mondon malsame, ĉar ili naskiĝis kun diversaj gradoj de ne-neŭrotipaj trajtoj. Aŭtismo ne estas malsano, kaj do ĝi ne estas kuracebla.
8/21 05-12-2023 04:16
La Halo-Efiko: La Superpovo de Belaj Homoj
Kiam vi rigardas la sunon, vi kelkfoje vidas ĝin klare. Sed alifoje vi vidos ĝin brili multe pli granda ol ĝia reala formo. Tiu lumcirklo, kiu ŝajnigas ĝin pli granda, nomiĝas haloo.

La halo-efiko okazas ankaŭ kiam homo, produktaĵo aŭ kompanio brilas kiel la suno. Tiam ni ne vidas pli...
7/21 06-02-2024 07:06
Stiloj de Gepatrumado
Teorie, ekzistas nur kvar stiloj de gepatrumado. Aŭtoritatismaj gepatroj regemas, kaj postulas obeon senkonsidere la vidpunkton de la infano.
Permesemaj gepatroj estas amemaj, sed praktikas nenian regadon. Estas neniu regulo. Aŭtoritataj gepatroj estas firmaj, sed amemaj. Ili stimulas al sendependeco, pli...
6/21 11-09-2023 09:33
La Scienca Metodo
Kial kelkaj infanoj malfeliĉas? Kio blovigas la venton? Kiel birdoj flugas? Nia mondo plenas je kuriozaj fenomenoj. Por trovi respondojn aŭ solvi problemojn, ni povas uzi procedon, kiu estis unue eltrovita de la sciencisto kaj filozofo Ibn al-Haytham, en la 11-a jarcento. Ankaŭ konata kiel pli...
5/21 18-02-2024 04:30
Taksonomio de Bloom: Strukturi la Lern-vojaĝon
La Taksonomio de Bloom estas ilaro, kiun instruistoj aŭ lernantoj povas uzi por klasifiki kaj organizi lerno-celojn.
Ĝia plej populara versio baziĝas sur la kogna domajno, kaj antaŭsupozas, ke lernado devus esti strukturita de facila ĝis malfacila laŭ la jenaj 6 paŝoj:
Memori, Kompreni, pli...
4/21 27-09-2023 05:14
La 8 Stadioj de Disvolvado de Erik Erikson
La teorio de Erikson pri psikosocia disvolvado distingas ok stadiojn, kiujn sanaj individuoj devus trapasi de naskiĝo ĝis morto. Ĉe ĉiu stadio ni trovas malsamajn bezonojn, starigas novajn demandojn kaj renkontas homojn, kiuj influas niajn konduton kaj lernadon.
3/21 06-03-2024 05:20
La grandaj kvin trajtoj de personeco
La teorio de la Kvin Grandaj Personaj Trajtoj asertas, ke ni povas priskribi nin mem per kvin ĉefaj karakterizaĵoj: aperteco, konscieco, ekstravertiteco, plaĉemo, anksiemo. Ĉiu el ni varias pri kiom da ĉiu trajto montriĝas en nia personeco.
2/21 06-11-2023 08:28
La Teorio De Alligiteco: Kiel infanaĝo efikas sur vivon
La teorio de alligiteco argumentas, ke forta, emocia kaj fizika ligo kun nia unua vartisto en la unuaj vivjaroj estas gravega por nia disvolvado. Se nia ligo estas forta kaj ni estas firme alligitaj, ni sentas nin sekuraj esplori la mondon. Ni scias, ke ĉiam estas tiu sekura bazo, al kiu ni povas pli...
1/21 28-02-2024 06:41
La teorio de Watson pri Kondutismo
Traduko kaj voĉlegado: Shneur Agronin

J.B. Watson estis usona psikologo konata pro sia psikologia skolo nomita Kondutismo. Kontraŭe al la 'originale' freŭdista psikologio, kiu esploris la malkonscion, emociojn, kaj aliajn nekonstantajn konceptojn, Watson proponis, ke psikologio devus pli...
0/21 27-02-2024 05:53
AHP - Atentomanka Hiperaktiva perturbo
En grupo de 100 infanoj, 2 ĝis 4 havos netipan menson laŭ aparta maniero. Ili havas malfacilaĵojn atenti, tro parolas, aŭ konstante interrompas aliajn. Poste ili ofte estas diagnozitaj kun Atentomanka Hiperaktiva perturbo, aŭ mallonge angle ADHD kaj en Esperanto AHP. Por lerni kiel estas kreski pli...
La enhavo de tiu ĉi retejo estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda