Ĉu soleco aŭ kunvivado?
Informoj en la gazetaro kaj en la sociaj retoj nuntempe svarmas, pri ĉiuj temoj, sed aparte pli multnombre pri san kaj pri la vojo al feliĉo. Ili estas tiel multaj, ke la kompatinda leganto, se li vere klopodas akurate aktualigi siajn konojn, venas al kontraŭdiroj kaj paradoksoj.
579/580
24-06-2025
04:49
Hobio estas saniga distraĵo
Mi admiras homojn, kiuj havas interesajn hobiojn. Unu el tiuj estas la eminente brazila Esperantisto James Resende Piton, internacie aktiva kaj konata interalie pro siaj mirindaj kolektoj de poŝtkartoj kaj poŝtmarkoj.
578/580
17-06-2025
04:37
Kiel mildigi balbutadon
La greko Demosteno, kiu vivis en la IV-a jarcento a.K., estas konsiderata la plej brila oratoro en la historio. Kiam li estis ankoraŭ infano, lin ravis la brila parolado de alia oratoro, kaj la potenco de retoriko kaj de la parolarto. Tamen, Demosteno devis venki sian balbutadon.
577/580
10-06-2025
04:52
Klimataj ŝanĝoj kaj la sanstato de maljunaj homoj
Ankoraŭ ekzistas multaj homoj, kiuj neas la klimatajn ŝanĝojn okazantajn en nia mondo, de jardekoj. Ili estas la “sistemaj neantoj”, kiuj estas influataj de financaj interesoj. Tamen, klimataj ŝanĝoj malsanigos nian planedon kaj influos ĉies vivon. Tial, estas grave daŭre informi per pli...
576/580
03-06-2025
05:19
Por bone vidi, piediri; por bone aŭdi, stari
Certe nia aŭskultantaro jam aŭdis multajn laŭdojn al nia homa cerbo: ke ĝi estas mirinda superkomputilo, kun nekredeble kompleksa reto de konektoj kaj funkcioj; ke la sciencistoj ankoraŭ ne plene malkovris ĉiujn ĝiajn kapablojn; ke ĝi estas iaspeca miraklo enfermita en nia eta kranio. Tute vere.
575/580
27-05-2025
04:11
La graveco de salivo
Salivo estas grava elemento en la homa sano. Dum la lastaj jaroj, medicinaj esploroj eltrovis plurajn aspektojn de tiu “banala” sekreciaĵo, kiuj montras, ke ĝi estas esenca biologia faktoro. Ne nur por faciligi la englutadon, la gustumadon kaj la parolkapablon.
574/580
20-05-2025
04:12
Oestrogeno - ne nur seksa hormono
Dum multaj jaroj sciencistoj kaj medicinistoj lernis, ke ekzistas du ĉefaj sekso-hormonoj: testosterono en viroj kaj oestrogeno en virinoj. Ili estis “fakaj” respondeculoj pri la seksa kaj reprodukta funkcioj.
573/580
13-05-2025
05:57
Katolikoj havas novan paĉjon
En ĉi tiu monato majo 2025 la Katolika Eklezio elektis novan Papon. La vorto “papo” signifas “patron”, en karesa tono — do “paĉjon”, en Esperanto. Post la karismoplena regado de Francisko, elektiĝis Leono la XIV-a, la 267-a Papo, post dutaga konklavo.
572/580
06-05-2025
05:11
Komputiloj kaj la homa cerbo
Laŭgrade kiel la aĝo kreskas, la homa korpo trapasas malfortiĝon en ĉiuj siaj funkcioj. Ĉiuj organoj maljuniĝas, kaj en tiu natura fenomeno ankaŭ la cerbo partoprenas, kompreneble. Estas normale, ke maljunaj homoj iom post iom forperdas parton de sia memorkapablo, de sia rezonlerteco, de pli...
571/580
29-04-2025
05:30
Kiel eviti mikroplastaĵojn
Mikroplastaĵoj troviĝas ĉie. Nova esploro en usona universitato raportis, ke ili estas videblaj eĉ en la homaj testikoj. Kaj oni jam antaŭe trovis ilin en patrina lakto, en pulmoj kaj en la homa sango. Verŝajne en la tuta korpo. Tiu eretoj estas tiel malgrandaj, ke estas tre facile engluti pli...
570/580
22-04-2025
04:28
Edukado pri klimataj ŝanĝoj
Fakuloj atentigas, ke la klimataj ŝanĝoj atingas jam danĝeran punkton de “nerenversebleco”. Tio signifas, ke la ŝanĝoj en la naturmedio de nia planedo havas limon por konserviĝado.
569/580
15-04-2025
04:23
Evitu okulolaciĝon
De iom da tempo, la mondo trapasas silentan epidemion de okulaj problemoj. Pro tro longa kaj kontinua rigardado al ekranoj de komputiloj kaj telefonaparatoj, multaj homoj spertas la tiel nomatan okulolaciĝon. Nuntempe, 50 procentoj el la uzantoj de komputiloj riskas pri tiu silenta, sed grava problemo.
568/580
08-04-2025
04:05
Arto kiel kuracilo
La moderna mondo estas plena de angoroj kaj maltrankvilo. Militoj, malriĉeco, malrespekto al homaj rajtoj, soleco kaj aliaj sociaj malsanoj kaŭzas, ke multaj homoj mense malsaniĝas.
567/580
01-04-2025
05:16
Medicinistaj preĝoj
Antaŭ nelonga tempo la konata medicinretejo medscape.com publikigis kuriozan raporton de usona kuracisto pri malsano okazinta al lia propra edzino.
566/580
25-03-2025
04:34
Vitamino D: Ĉu ni pensu pri ĝi?
Kio estas “vitamino”? Ĝi estas organika, nutra substanco esence grava por la funkciado de la korpo, kaj bezonata en malgrandaj kvantoj. La koncerna organismo ne sukcesas mem sintezi ĝin en sufiĉa kvanto, sekve oni devas engluti ĝin kiel parton de taŭga dieto.
565/580
18-03-2025
04:50
Rajtoj de virinoj - ankoraŭ nun
Dum la tuta jaro, oni ĉiam dediĉas unu tagon al iu segmento de la socio. Tago de la Infanoj, Tago de Avoj, Tago de Avinoj, Tago de Patroj, Tago de Esperanto, Tago de Indiĝenaj Lingvoj, Tago de Dialogo, kaj multaj aliaj. Multaj el tiuj tagoj havas seriozan, laŭdindan motivon, aliaj estas preskaŭ pli...
564/580
11-03-2025
04:41
Etikedoj kontraŭ drinkado
Nova raporto de Monda San-Organizo informis, ke boteloj kaj skatoloj de alkoholaĵoj devas surhavi etikedojn, kiuj atentigas pri la damaĝaj influoj de tiuj trinkaĵoj je la homa sano. La etikedoj estu devigaj kaj bone kompreneblaj, por konsciigo de la homoj pri la ligo inter alkoholo kaj kancero.
563/580
04-03-2025
05:10
Meditado por kuracistoj
en tre kurioza sceno: “Kliento venas al la konsultejo de sia kuracisto, kaj la sekretariino informas, ke la doktoro hodiaŭ ne laboras, ĉar li estas malsana. La kliento mire demandas: — Ĉu ankaŭ kuracistoj malsaniĝas?!”
562/580
25-02-2025
03:59
Infanoj devas legi laŭte
La retejo de la Universitato de San Paŭlo publikigis antaŭ kelkaj semajnoj artikolon de Prof-ro Carlota Boto, kiu instruas Filozofion de Edukado en tiu institucio. En tempo, kiam oni amplekse diskutas pri uzado de modernaj teknologiaĵoj en la klasĉambroj, ekzemple per komputiloj, ŝi pledas, pli...
561/580
18-02-2025
04:29
Limigi individuan riĉecon
Unuavide, la ideo ŝajnas infane naiva: oni devas limigi la riĉecon de individuoj en la tuta mondo. Sed Ingrid Robeys, belga-nederlanda filozofo kaj ekonomikisto, Profesoro de Etiko en la Universitato de Utrecht, en Nederlando, sobre, prudente kaj logike defendas ĉi tiun vidpunkton.
560/580
11-02-2025
04:38
Saniga fromaĝo
Manĝi fromaĝon estas tre antikva kutimo de la homoj. Dum la lastaj jaroj, aperis iuj suspektoj, ke ĉi tiu tradicia bongustaĵo estas danĝera por nia sano, pro la kvanto da graso en ĝia konsisto. Ĉi tiu suspekto ŝajne estas tute senfundamenta, laŭ esploro farita antaŭ nelonge en Ĉinujo.
559/580
04-02-2025
04:27
Lernejoj sen poŝtelefonoj
Unu el la plej skuaj ŝanĝoj en la mondo, en la lastaj jardekoj, en ĉiuj landoj, estis la abunda uzado de poŝtelefonoj. Ĝi alportis grandajn modifojn en la ĉiutaga vivo de homoj.
558/580
31-01-2025
04:49
Bioimitado
En la jaro 1997, usona verkistino popularigis novan terminon “Biomimetismo”. Eble en Esperanto oni devus preferi la tradukon “Bioimitado”. Ĝi celas nomi fakon en scienco, kiu provas krei novajn objektojn aŭ sistemojn, sub la inspiro de strukturoj, kiuj ekzistas en la naturo.
557/580
28-01-2025
05:08
Kiel mezuri la feliĉon de popoloj?
Oni ofte legas en la amaskomunikiloj, ke la loĝantaro de skandinavaj landoj klasiĝas inter la plej feliĉaj en la mondo. Aparte Finnlando estas menciata kiel la ĉampiono. Kompreneble, se oni povas eltrovi, kiu estas la socia sistemo, kiu kondukas al feliĉo de iu loĝantaro, jen devus esti la pli...