Ne parolu pri Esperanto

ChuS

Podkasto  el la podkastaro ManchaPod, kun Iom de Ĉio. Podkasto en Esperanto kie en ĉies epizodo jen mi aŭ jen miaj gastoj ni klarigos aŭ rakontos ion interesan per la plej amuza maniero ebla.
Vikingoj, Finnlando, Portugalio, Revolucio, Kontraŭfaŝismo, Diktaturo, Tradicio, Jarfino, Novjaro, Latina, Greka, Scienco, Blogado / Rettaglibrado, Mesopotamio / Interriverio,...

Oficiala paĝo

16/16 22-07-2025 12:17
La Familio Osbourne
(Kadre de Mensa Merdo)
15/16 14-10-2024 18:35
La horoskopo
La Horoskopo: Kion ĝi signifas? Kial ĝi estas tiel? Ĉu ĝi funkcias? Tio kaj aliaj aferojn pliajn vi povos malkovri ene de ĉi tiu ero da scio kaj amuzo.
14/16 24-06-2024 01:27:54
Cyril Brosch "Kirilo": esploristo, lingvistikisto, akademiano.
«Pri kio temas esplorado? Kiel utilas lingvistiko?» kun Cyril Brosch ''Kirilo''
En tiu ĉarma babilado, Kirilo rakontas al mi pri kiel li vivis sia epoko kiel esploristo kaj kiel nun li uzas ties konoj pri lingvistikoj ne nur en sia laboro sed ankaŭ en libertempaj agadoj
13/16 03-03-2024 01:03:49
«La Kosmo kaj Ni», kun David Galadí-Enríquez
La Profesoro David Galadí-Enríquez estas astronomo el Kordovo, Andaluzio (Hispanio). Li laboris dum jardekoj en la esplorado pri kio estas en la ĉielo kaj kiel tiuj aferegoj movas sendepende de kiel ŝajnas el nia vidpunkto. Kune kun li, ni babiladas pri la kono, la ŝajno, la scienco kaj la pli...
12/16 24-02-2024 12:17
ORANĜO NE ESTAS KOLORO
Ĉu la oranĝa frukto nomiĝas ''oranĝo'' pro la koloro aŭ ĉu la oranĝa koloro nomiĝas ''oranĝo'' pro la frukto? La afero ne estas tiom komplika sed, nu, mi same volas priklarigi tion kaj mi esperas, ke vi volas aŭskulti.
11/16 07-01-2024 26:22
NI TRANSFORMOS LA PLUMBON EN ORON
Epizodo pri alĥemio, Hermes Trismegisto, kaj similecoj kun Fullmetal Alchemist. Profunde esploras la strukturon de atomo, parolas pri alkoholaj trinkaĵoj, kaj malkovras la misteron de ŝanĝi plumon en oron. Eniru en la alĥemian magion!
10/16 04-11-2023 22:48
AŬSKULTU!! 03.-Madrigalo al la Urbo Santiago
Santiago de Compostela estas ikona urbo pri kiu pluraj homoj parolis kaj kiun multaj homoj vizitis. Inter ili estas La Poeto el Fuente Vaqueros, Federico García Lorca. pli...
9/16 13-10-2023 22:52
AŬSKULTU!! 02.- Zebroj Estas Nigraj kun Blankaj Strekoj
Ĉu la zebroj estas blankaj kun nigraj strekoj aŭ nigraj kun blankaj strekoj? Kiel oni povas scii? Rigardante la originon, la formiĝon, la ekon.
Kaj, por rigardi la originon kaj la formiĝon de la bestoj, oni rigardu sian embrian disvolviĝon. En ĉi tiu epizodo mi parolas al vi pri embriologio pli...
8/16 29-09-2023 14:39
AŬSKULTU 01.- INTERLINGVOJ
La ideo de ĉi tiu projekto estas paroli pri la sama enhavo kaj en la hispana (en ''¡¡ATIENDE!!'') kaj en la kataluna (en ''GUAITA!!'') kaj en Esperanto, ĉi tie. Tamen, ĉifoje mi parolas pri Esperanto en la aliaj du podkastoj do... ĉu vi vere pensas, ke mi klarigus pri ĉi tiu lingvo en ĉi pli...
7/16 17-08-2023 05:47
Anonco AŬSKULTU
Ĉi tiu podkasto estos arigo da unutemaj mallongaj epizodoj —tre buntaj kaj diversaj per kiuj mi mem portos vin tra ĉiu temo.
Mi provos trakti ĉiujn aferojn aŭ, almenaŭ, tiujn kiujn mi kuraĝos kiel, ekzemple, scienco (bioĥemio, biokuraco, fiziko, ĥemio,...), kulturo (kiel, ekzemple, pli...
6/16 12-11-2022 1:21:39
«Interriverio kaj Vojaĝaj Rakontoj» kun Karlos, el "La Kompanio"
Karlos estas ja Famulo kaj Malfamulo kiu enhavas tunojn da aferoj kaj konaĵoj en sia kapo. Li estas dezegnisto, podkastisto, videaĵkreisto kaj instruisto tre afable parolema.
Kune ni montros al vi tion kio naskiĝis en Interriverio, inter la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato aldone al vaste amuza pli...
5/16 18-02-2022 1:00:53
«Scivolemo» kun Frank van Hertrooij
La plej gravaj antaŭeniroj de la homaro ŝuldiĝas je la sciencaj malkovroj. Tamen, koni pri scienco kutime estas rigardita kiel io stranga aŭ aparta el ĉiu ĉiutaga logiko. Danke al homoj kiel Frank, scienco estas iom pli bone alirebla per la rettaglibro kaj la rettagvideaĵaro ''Scivolemo''. pli...
4/16 28-11-2021 1:19:12
«Ne Tiom Mortintaj Lingvoj» kun Rodrigo Portela "Rodericus"
Se vi estas ĉi tie, tio signifas, ke vi komprenas internacian lingvon kiu estas samtempe ĉies kaj nenies sed ankaŭ ĝi estas sufiĉe neofta inter la ĝenerala publiko. Tio okazas ankaŭ al aliaj lingvoj kiuj, krom la ceteraj antaŭjuĝoj, oni pensas, ke ili estas jam mortitaj.
3/16 27-10-2021 55:58
«Ridigaj Katalunaj Tradicioj» kun Enric
Kiel amuzaj estas ni, Katalunoj.
Tion intencis montri al vi Enric Pineda (tŭiĉisto, tiktokisto kaj, ĝenerale, esperantisto) klarigante pri la Tió kaj la Caganer.
2/16 27-10-2021 2:04:22
«La Revolucio de la Diantoj kaj Lastatempa Historio de Portugalio» kun Xana kaj Roger
Hodiaŭ ĝi estas sufiĉe aktuala:
La 25an de aprilo 1974 okazis ''La Revolucio de la Diantoj''. Pri kio ĝi temis? Kiu estis enmiksitaj? El kiu Historia kunteksto venis ĉio? Nu, pri tio kaj pri multaj aliaj aferoj rilataj al la Portugala ''Imperio'' rakontos Xana pli...
1/16 27-10-2021 1:28:00
«La Vikingoj, Islando, Lempo kaj la Finna Benko» kun Siru
Jen la unua epizodo de ''Ne Parolu pri Esperanto''. Hodiaŭ venis al nia virtuala surbendigejo Siru, finna spertulino pri Islando kaj La Vikingoj. Nu, precipe, pri ĝia lingvo kaj kulturo.
La enhavo de tiu ĉi retejo estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda