Movada vidpunkto

Eva kaj Johannes 

Podkasto de Johannes Mueller, Eva Fitzelová kaj Julia Noe. Komenciĝis en 2015 kaj traktas temojn el la Esperanto-movado. Frata projekto de kern.punkto.

Movada vidpunkto

27/27 15-08-2024 01:15:05
Vinilkosmo
Interparolo kun la plej konata muzikeldonisto de Esperantujo.
Verŝajne estas malmultaj Esperantistoj kiuj ne konas Vinilkosmon, la plej gravan eldonejon por Esprerantlingva muziko. Flo pli...
26/27 15-05-2024 01:23:14
Esperantaj krimromanoj
Nia gasto ĉi-epizoda studis la esperantlingvajn krimromanojn. Ni ricevas de ŝi superrigardon kaj komparon kun nacilingvaj krimromanoj.
25/27 11-08-2023 01:54:46
Universala Kongreso 108
Ni resumas kun estrarano de UEA la 108an Universalan kongreson en Torino kaj antaŭrigardas la sekvan UKn en Tanzanio.
Gasto: Fernando Maja
24/27 09-11-2021 59:49
Lingvolernado
Kiel instrui lingvojn al infanoj?
Ĉu vere lingvoinstruado en bazlerneja aĝo estas tiom taŭga, kiel oni ofte aŭdas? Kiel kaj en kiaj kondiĉoj infanoj kapablas tiom rapide perfekte lerni lingvojn? Ĉu simple sufiĉas ekinstrui en tre frua aĝo? Ni parolas pri tio kun lingvoinstruistino pli...
23/27 08-12-2019 01:18:51
UEA estraro
Interparolo kun du membroj de la novelektita estraro de UEA.

Dum la UK 2019 en Lahti elektiĝis nova estraro de UEA. Ni parolas kun du estraranoj interalie pri novaj ideoj, tradicioj kaj la financoj de UEA.
22/27 20-10-2019 01:04:49
uea.facila
uea.facila estas retejo en facila lingvo.
Verkistoj ofte uzas tro malfacilan lingvaĵon kaj tiel fortimigas multajn eblajn legantojn. Tio speciale, sed ne nur validas por la Esperanto-medio, en kiu multaj el tiuj eblaj legantoj estas komcantoj aŭ komencintoj. La nova pli...
21/27 02-09-2019 01:16:18
UK 105 en Montrealo
Interparolo kun du LKKanoj de la UK105 en Montrealo.
Dum la UK104 ni parolas kun LKKanoj de la UK105 en Montrealo. Kiel statas la preparoj — Kia estos la kongresejo — Kiel vojaĝi al Montrealo — Kian klimaton kaj kian naturon oni atendu.
20/27 07-07-2019 01:17:53
Esperanto Urbo Herzberg
Du ĉefaj reprezentantoj de la Esperanto Urbo parolas kun ni pri siaj persistaj agadoj en Herzberg am Harz
Multaj Esperantistoj jam aŭdis pri la Esperanto Urbo Herzberg am Harz. Ni parolas kun du ĉefaj reprezentantoj de ĝi. Pro persistema laboro Esperanto fariĝis identecdifina afero por pli...
19/27 01:10:03
Biologia terminaro
De ŝatokupo al la granda kampo de teminologiaj problemoj. Ofte Esperantistoj volas uzi Esperanton por siaj ŝatokupoj foje tre specialaj kaj altnivelaj. Ĉiuj, kiuj tion provas konas la problemon pri terminologio. Ni tradiskutas tion kun nia gasto, konata de la podkasto\''Varsovia Vento'', pli...
18/27 17-12-2018 54:10
Esperanto kaj scienco
Podia diskuto dum KAEST 2018 pri la rilato inter Esperanto kaj scienco
Dum la Konferenco pri la apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko ni parolis kun du spertaj Esperantistoj, kiuj okupiĝas dum multaj jaroj pri Esperanto kaj scienco. Kio estas la rilato inter Esperanto kaj scienco. Ĉu pli...
17/27 26-08-2018 44:19
Programo Mia Amiko
Programo por Esperantigi homojn en Brazilo – ĉu ekzemplo por aliaj landoj
La programo ''Mia Amiko'' estas lernprogramo por lerni Esperanton kaj ankaŭ pri la Esperanto-movado. Ne temas pri komputila programo, sed pri programo ke komencantoj estu akompanataj de jam spertaj Esperantisto. Ni pli...
16/27 04-08-2018 01:00:05
UK 104 en Lahti
Interparolo kun la estro de LKK de la 104a UK en Lahti
Dum UK 103a ni parolos pri la venonta UK en Lahti kun ties LKKestro. Kio estas la historio de la Finna movado — Kiel alvenis la UK 104a al Lahti — Kia estas la urbo ­— Kia estas la kongresejoj — Kiajn turismajn alogaĵojn havas la regiono.
15/27 12-06-2018 43:23
Aleks Kadar – Ĝenerala sekretario de UEA
Interparolo kun Aleks Kadar – Ĝenerala sekretario de UEA – pri la aktivaĵoj kaj planoj de UEA
Dum la Trilanda Kongreso en Zweibrücken ni kaptis la okazon interparoli kun la ĝenerala sekretario de UEA. Kiel statas la situacio en Roterdamo ­— Kio estas la planoj por la estonteco — pli...
14/27 24-05-2018 01:57:37
speranto kaj interreto
Podia diskuto pri la potencialo de Esperanto kaj interreto.
Dum la Trilanda Kongreso 2018 en Zweibrücken, Germanio ni diskutis sur la podio pri la eble ne uzata potencialo de la interreto por la Esperanto movado. Sur la scenejo kun ni diskutis Chuck Smith kaj Lu Wunsch-Rolshoven. Krome kontribuis pli...
13/27 18-01-2017 01:03:46
Muzaiko
Diskuto pri la estonteco de grava instanco de Esperanto-kulturo.
La reta radistacio Muzaiko rapide fariĝis grava instanco de la Esperanto-kulturo. Ĝi dum pli ol kvin jaroj funkciis stabile tiel ke homoj ekkonsideris ĝin memkompreneblaĵoj. Tamen ĝi fakte estis funkciigita per sufiĉe malgranda pli...
12/27 09-01-2017 48:22
Umujo
Umujo estas nova interreta revuo en Esperanto.
Umujo, nova reta revuo en Esperanto, venas de la aktivaĵoj en la furoranta mesaĝilo Telegram. Ĝi aperas regule elektronike kaj kontribuas homoj el diversaj landoj de la mondo. La tuta kunordigado pli...
11/27 07-12-2016 49:14
ELiSo
Esperanto kaj Libera Scio – projekto por peri interŝanĝon inter Esperantujo kaj la ekstera mondo.
Dum KAEST 2016 ni parolis pri organizo kiu okupiĝas pri Esperanto kaj Libera Scio, ELiSo. Ĝi estas partnera organizo de Wikimedia kaj do strebas diskonigi Esperanton en projektoj de Wikimedia, pli...
10/27 10-10-2016 01:25:07
Amikumu
Intervjuo kun Chuck Smith kaj Evildea pri nova apo por Esperantistoj.
Somere 2016 ekestis la ideo krei apon, kiu ebligas al Esperantistoj dinamike ekscii, ĉu kaj kiuj aliaj Esperantistoj troviĝas en onia proksimeco. Nuntempe Chuck Smith kaj Evildea, du tre aktivaj Esperantistoj, gvidas teamon pli...
9/27 05-08-2016 01:57:09
Resumo pri UK101
Resuma diskuto pri UK101 kaj pri defioj kaj ŝancoj por estontaj UKoj speciale kaj Esperantujo ĝenerale
Kelkajn tagojn post reveno de UK ni renkontiĝis en nia hejma studio kun Alois Eder por resume diskuti pri UK101. En la fluo de nia diskuto ni ankaŭ priparolas defiojn kaj ŝancojn de Esperantujo pli...
8/27 31-07-2016 01:33:19
Esperanta kulturo
Diskuto pri Esperanta kulturo tradicia kaj novaperanta en la interreto.
Ni invitis meritajn Esperantistojn por diskuti la evoluon de Esperanta kulturo en nuna tempo. Kiel la pli vasta uzo de la interreto devigas Esperanto-kulturon adaptiĝi, kian influon havas la novaj retaj kursoj kiel Duolingo? pli...
7/27 28-07-2016 57:55
UK102 en Seulo
ntervjuo kun du reprezentantoj de la LKK de la UK 102 en Seulo.
LA 102-a UK bonvenigas la Esperantistaron en la ĉefurbo de Suda-Koreio, Seulo. Du reprezentantoj de la Seula LKK parolis kun ni kaj niaj tujaj aŭskultantoj pri la kongresejo, la loĝebloj, la turismaj ebloj kaj multaj aliaj aspektoj pli...
6/27 28-07-2016 01:46:41
Lingva justeco
La kongresa temo de UK 101: Socia justeco – lingva justeco.
Du kompetentaj gastoj pri lingva justeco kontroverse kaj longe diskutis kun ni kaj niaj ĉeestantaj aŭskultantoj pri lingva justeco. Kio estas lingva justeco aŭ linva maljusteco. Kiaj ekzemploj ekzistas. Kiel oni povas transgrimpi pli...
5/27 27-07-2016 01:32:16
Faka agado
Vigla interparolo kun entuzisama gasto pri faka agado en Esperantujo.
La faka agado en Esperantujo havas longan tradicion. Dum la preskaŭ 130 jaroj de la ekzisto de Esperanto la mondo multe ŝanĝiĝis. La angla lingvo fariĝis hegemonia, la teknologioj por interkomunikiĝo kreis novan realon. pli...
4/27 01:10:59
Esperanto-instruado
Novaj evoluoj pri lingvo-instruado ĝenerale kaj Esperanto-instruado speciale.
Du spertaj Esperanto-instruistoj Mireille Grosjean kaj Katalin Kováts rakontis al kaj pli...
La enhavo de tiu ĉi retejo estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda