Mondaj sekretoj ne tiom sekretaj

La kompanio -Pietro kaj Carlos

Plia podkasto de La Kompanio

Jutuba kanalo

1/13 19-12-2021 58:02
Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj #1, Aleister Crowley - E37a 
Aleister Crowley, okultista magiisto, poeto, verkisto kaj profesia montar-grimpisto, kiu ricevis kaj adoris la nomon “La Besto 666”, starigis la religion de Thelema kaj lia vivo estis tiom legenda ke Black Sabbath dediĉis kanzonon al li.
2/13 28-01-2022 54:32
Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj #2, Peĉjo eksmurdisto

Pedro Rodrigues Filho naskiĝis en 1954, kaj ekde kiam li estis 13 jaraĝa, li iĝis seria murdisto. Plejeble la plej fama seria murdisto el Brazilo, kaj unu el la plej strangaj profiloj inter tiuj kiuj estas konsideritaj ''seriaj murdistoj'', pro sia filozofio kaj preskaŭ-labora decido je pli...
3/13 11-02-2022 57:29
Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj #3 - La Murdistoj de Solecaj Koroj (kun Chus)
Raymond Fernández kaj Martha Beck estis du seriaj murdistoj kiuj spertis strangan amrilaton, plena je infana forlaso, glana malsano kaj kranea frakturo... Ĉi tio ne finiĝas bone...
Ni registris ĉi tiun epizodon kun Chus, hispana esperantisto kiu ankaŭ havas podkaston en Esperanto, nomita pli...
4/13 27-03-2022 01:22:24
MSNTS #4, La 3 Jesuoj el Ypsilanti - (kun Chus)
Dum la 50aj jaroj, la psikologiaj praktikoj estis ege malsimilaj al tio, kion ni havas hodiaŭ. Tiam, 3 homoj kiuj kredis esti Jesuo Kristo estis metitaj en la sama ĉambro por vidi ''kio okazus'' se ili konfrontus siajn personecojn... kaj la frenezeco perdis kontrolon!
5/13 31-10-2023 48:30
Jako la buĉisto - Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj en Esperanto
Bonvenon al Mondaj Sekretoj ne Tiom Sekretaj, la podkasto kie Carlos, Chus kaj Alekĉjo rakontos unu al la aliaj pri kazoj de famaj krimoj, historiaj kuriozaĵoj kaj preternaturaj fenomenoj, tiom strangaj, mojosaj aŭ kuriozaj ke ili ricevis la privilegion aperi en nia esperanta podkasto. Ĉifoje pli...
6/13 19-11-2023 44:45
Alfredo Galán, la murdisto de la kartaro
Alfredo Galán, la murdisto de la kartaro
7/13 13-11-2023 38:37
Henri Landru, la blubarbulo de Gambais
En hodiaŭa epizodo, Alekĉjo rakontas al ni pri franca seria murdisto Henri Landru, la romantika amasmurdisto kiu ricevis milojn da francajn frankojn per violentaj murdoj... ege simile al Jako la buĉisto, nur tute inverse.
8/13 26-11-2023 01:02:53
La mistero de la Pasvojo Djatlov
Uralaj montoj, 1950aj jaroj, Sovetunio... Mistera fenomeno kiu restis sensolva dum jardekoj, kiu lasis 9 junajn viktimojn sub la neĝo, senŝuaj, duone senvestitaj, kaj eĉ kun rompitaj ostoj... kio okazis? Ĉu estis besto? Ĉu NIFO? Ĉu milita eksperimento? Malkovru la solvon je la fino de la pli...
9/13 03-12-2023 40:59
La sekreto de Ettore Majorana
La Sekreta malapero de Ettore Majorana, fizikisto naskita en Italio kaj eĉ konsiderita tiel grava kiel Einstein (en vortoj de grandaj sciencistoj), estas jam de jardekoj sensolva mistero kun multaj eblaj finoj...  Manenmane akompanu pli...
10/13 10-12-2023 43:31
La Perdita Legiono
Kiom ofte vi pensas pri la Romia Imperio? Jen unu el multaj ege mojosaj rakontoj de la legioj kiuj esploris la mondon konkerante, batalante, konstruante kaj edziĝante nome de la Gloro de Romio! Ĝuu ĝin tre, kaj ne forgesu aboni la kanalon kaj klaki sur la butonojn por plibonigi nian algoritmon.
11/13 13-12-2023 41:30
La Ĉupakabraso (la kaprosuĉulo)
La monstro kiu terurigis Portorikon, Usonon, Meksikon kaj Centramerikon de 1995 ĝis hodiaŭ, mortigante bestojn je strangaj manieroj, foje kaptita post aŭtakcidento, foje vidata tra la fenestro. La meksikanoj diras ke ĝi estas sia, la portorikanoj ankaŭ postulas la proprecon de la monstro, pli...
12/13 13-12-2023 43:31
La Bestego de Gévaudan
Bestego kiu atakis dum pluraj monatoj, paŭzis dum cent jaroj, kaj poste atakis denove ĝis la mortigo de lupego... onidire ĝi estis inteligenta, ruza, kaj sentis specialan plaĉon por homa sango. Sed kio estis tiu besto kiu terurigis Francion kaj kies ĉasado restis en la legendoj de la lando?
13/13 07-01-2024 37:14
 Vaglumoj kaj fajraj spiritoj
Mondaj Sekretoj ne tiom Sekretaj - 9a epizodo: Vaglumoj kaj fajraj spiritoj
Ĉu vi iam marŝis nokte tra la arbaro, tra tombejo aŭ proksime de marĉoj kie akvo putra nutriĝas de mortintaj bestaj kaj plantaj kadavroj?! Ankaŭ mi ne, mi tre timus fari tion!
Akompanu nin tra kultura vojo por pli...
La enhavo de tiu ĉi retejo estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda