Margaret Zaleski-Zamenhof estas kuracisto, kaj loĝas en Francio. Ŝi estas la pranepino de la kreinto de Esperanto Ludoviko Lazaro Zamenhof, kaj filino de ties nepo Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof. Ŝi eklernis Esperanton en 2015, estante 57-jaraĝa, ĵus antaŭ la UK en Lillo, kiam ŝia patro transdonis al ŝi la honoron reprezenti la Zamenhof-familion en la kongresoj kaj Esperanto-aranĝoj. En 2019 ŝi uzis Ekparolu de edukado.net por parole apliki la lingvon. Ŝia onklino estis Katalin Kovats. Ekde tiam ŝi estas aktiva en Esperantujo. En julio 2019 Margaret sukcese trapasis la KER-ekzamenon je nivelo C1.
1/9
30-01-2019
03:28
Margaret praktikas paroli Esperanton per Ekparolu!
Margaret Zaleski-Zamenhof praktikas Esperanto-paroladon per la programo Ekparolu!, funkciigata de edukado.net. Ŝi invitas la lernantojn de Esperanto uzi tiun programon
2/9
03-04-2019
36:20
Margaret Zaleski-Zamenhof demandas Katalin Kovats pri la KER ekzamenoj
Margaret Zaleski-Zamenhof planas trapasi la KER-ekzamenon pri Esperanto kaj informiĝas ĉe Katalin Kovats pri la taksado de niveloj, aliĝoj, prepariĝo, konsisto de la ekzamenpartoj kaj aliaj gravaj demandoj, kiuj povas leviĝi en la kapo de ĉiu kandidato. La filmo enhavas plurajn ligilojn, pli...
3/9
09-08-2019
05:47
Pri sendependiĝo de fumado
Interparolo kun kuracistino, kiu helpas al fumantoj sendependiĝi de la fumado Homoj fumas kvankam ili scias, ke tiu konduto mortigas ilin. Kio estas la malfacilaĵoj sendependiĝi de la fumado kaj kiel oni povas ilin transgrimpi? Kian rolon ludas la socia ĉirkaŭaĵo? Ĉu proksimuloj povas pli...
4/9
24-03-2020
29:53
Kronvirusa Intervjuo kun Katalin Kovats
Katalin Kovats, la redaktoro de Edukado.net, intervjuis Margaret pri la sindediĉa laboro de kuracistoj en tiu malfacila periodo, pri la situacio en Francio kaj pri ŝia malsaniĝo, simptomoj kaj konsiloj.
5/9
02-07-2020
07:33
Parolado de Margaret kadre de MondaFest' 2020
La paroladoj de Zamenhof al la Universala Kongreso de Esperanto estis tradiciaj eroj de la solenaj inaŭguroj de la fruaj tempoj de Esperanto. Poste povis tion fari anoj de lia familio. Samkiel Esperanto la familio bezonis rezisti plurajn batojn de la historio kaj tamen venkis kaj alvenis en nia pli...
6/9
23-09-2020
25:18
Katalin Kovats kaj Margaret Zaleski-Zamenhof interparolas pri La malfacila lingvo, VK 2020:
Margaret Zaleski-Zamenhof, la pranepino de ''la Majstro'', kaj Katalin Kovats, redaktoro de Edukado.net , kun ekzemploj rakontas pri tio, kiel Margaret lernis Esperanton kun Katalin. Vi povas ekscii la du flankojn de tiu kunlaboro: el vidpunkto de lernanto kaj pli...
7/9
15-09-2023
14:17
Margaret interparolas kun Pascal Vilain kaj Thierry Spanjaard en EsKu
En tiu ĉi epizodo de EsKu, ni intervjuas Margaret Zaleski-Zamenhof, la pranepinon de LL Zamenhof. Ŝi rakontas sian familian historion ekde la infaneco. Ŝi ankaŭ parolas pri sia malfacileco difini sian pozicion kaj tiun de sia familio pli...
8/9
17-09-2023
57:15
Memorprelego en EPA100 “Esperanto kaj familio Zamenhof”
La ŝintoisma komunumo Oomoto enkondukis Esperanton kaj fondis la satelitan organizon EPA (Esperanto-Populariga Asocio) en 1923.
Personaj spertoj enmigri en alian landon
Enmigri en alian landon estas afero, kiu ofte okazas kaj dum la tuta homara historio ofte okazis. Por la koncernaj homoj estas kutime vivdifina paŝo. Ni parolas pri tiu temo kun nia gasto Margaret, kiu poldevena kiel junulino enmigris Francion.
Interparolo kun Eva kaj Johannes en la podkasto pli...