Pietro Von Hertz kaj Carlos Hernández babilas pri ĉio kaj pri nenio. Malkovru ĉion kaj (eble mal)multon pli en ''La Malfamuloj''. La plej mojosa podkasto en Esperanto!
Konektoj inter fikcio kaj Esperanto - Carlos Hernández
Prelego por la Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto
75/76
26-12-2024
51:18
La mondo finiĝas en 2024 sed ĝi rekomenciĝas ekzakte same tuj post la finiĝo
74/76
29-11-2024
45:41
SUMIRE kaj la virtualaj esperantistaj olimpikaj ludoj
Aliĝu al SUMIRE tralegante
73/76
29-11-2024
25:17
Sankta F.E.K.! - La komenca venko (piloto)
Laŭrenco, samkiel ĉiu jare, estas elektita kiel la prezidanto de la Asocio, post dubinda balotado, kaj des pli dubinda pico. Pilota epizodo, kaj samtempe ununura epizodo de projekto kiun ni ŝatus iam revigligi. Nur ekzistas registraĵo de 1 epizodo, kvankam ni faris belegan laboron por pli...
72/76
17-11-2024
58:21
Kial JES!!! estas pli mojosa ol pasigi la novjaron kun la familio
Aliĝu al JES!!! Okazonta de la 27a de Decembro ĝis la 2a de Januaro kaj diru ke vi sciis pri tio en La Malfamuloj ;)
71/76
12-11-2024
35:46
72: Ne sekvu la instruojn de Wim Hof nek imitu na Chester Bennington
70/76
09-10-2024
27:16
71: Giganta kankro diras al usonanoj la futuron
69/76
14-09-2024
53:46
70: Kion latinamerikanoj farus dum la mondofino
Aŭskultu ĉi tiun kaj pli ol 80 aliajn epizodojn de aliaj podkastoj faritaj ĉu de Karlos, ĉu de Pietro, ĉu kun la aliaj kunlaborantoj de @LaKompanio, ĉu solaj, ĉu ebriaj, ĉu harar-plenaj
68/76
25-03-2024
01:06:13
69: Mensogoj de Esperantio
Kion diras Esperantistoj pri Esperanto kion vi mem ne kredas vera? Ĉu la kvanto da Esperantistoj? Ĉu la logika facileco lernebla en unu monato? Ĉu la utileco de via KER-diplomo? Ĉu la statistike komprobebla fakto ke Esperanto estas la plej bela lingvo?
67/76
19-02-2024
39:15
68: La brazila karnavalo
La Karnavalo de Brazilo estas la plej granda festo de la mondo, au tion ili diras... akompanu nin malkovri kelkajn sekretojn de la Karnavalo, kelkajn miskonceptojn kiujn homoj havas, je la mano de Pietro, kiu mem spertis la karnavalon jam dum pli ol 40 jaroj!
66/76
04-02-2024
31:31
67: Bestaj Astrologiistoj
Kiom multe vi amas viajn hejmbestojn? Ni certe amas niajn, sed ĉu sufiĉe multe por sendi ilin al akupunkturisto? Mi ne certas... akompanu nin tra la vojaĝo de besto-laborantoj kaj besto-ĉarlatanoj kiuj buntas en interreto nun...
65/76
28-01-2024
30:53
66: Masklaj Alfaj Viroj
Permesu min diri al vi sekreton, veraj viroj ne bezonas esti muskolaj, esti tutkorpe haraj, esti finance stabilaj, tute ne! Viroj bezonas trovi la sekretojn pri kiel sidiĝi aŭ kiel stari kiel vera alfa masklo. Viroj devas scii kiel trompe manipuli virinojn por seksumi kun ili. Viroj devas inspiri pli...
64/76
22-01-2024
42:10
65: La listo de Jeffrey Epstein
Multaj ege famaj famuloj de Usono, Eŭropo kaj Altnivelaj Religiaj Organizoj - do Esperantujo, aperis menciitaj en konversacioj kun la viktimoj de la Holivuda produktisto kaj homa trafikisto, Jeffrey Epstein. Surprize por neniu, neniu Esperantisto aperas en tiu listo.
63/76
04-01-2024
50:53
64: Decembraj Festoj tra Esperantujo
Ĉu vi rigardis ĉi tion kaj ankoraŭ ne abonis?! Jen la fino de la 7a sezono!! Sed ĉifoje vi ne devos atendi longe. Ĉi foje ni venos rapide (kiel ĉiam) baldaŭ, en januaro, (mi esperas) vi scios pli pri ni! Dume, ĝuu ĉi tiun kolekton de anekdotoj kaj tradicioj, kaj havu bonajn festojn pli...
62/76
25-12-2023
52:52
63: Mistikaj Junuloj
Kio okazas kun junuloj kiuj ekde la apero de interreto akceptis kredi kion ajn venis al iliaj okuloj krom la tradiciajn religiojn de iliaj gepatroj? Kial kristaloj, kvarzoj, pendumiloj, taroko, horoskopoj, kaj kio ajn tra la grandega ebleco de opcioj inter ĉarlatanoj kaj falsaj profetoj iĝis pli...
61/76
14-12-2023
45:42
62: Toksika Pozitiveco
Ĉiam ridetu karaj!! Ĉio estos bone, vi nur bezonas pensi pozitive kaj akcepti ke ĉio fluu ĉirkaŭ vi, vi ne bezonas fari kion ajn, vi nur devas fidi kaj pensi pozitive, tiel via hararo ne falos, via laboro pli facilos, via malsano malaperos, kaj eĉ via ekzedzino abandonos sian novan edzon pli...
60/76
06-12-2023
55:03
61:Paralelaj universoj
Ne, ĉi tiu epizodo ne temas pri la evento kiu iĝis tradicio dum la jaroj de pandemio, sed pri la veraj Paralelaj Universoj, ankaŭ konataj kiel la Pluruniversaro (Multiverse), sed tiu nomo ne taŭgas, samkiel Araneulo neniam estos tiom mojosa kiel spajdermano.
59/76
23-11-2023
47:59
60: La Tempovojaĝantoj
Pietro kaj Karlos vojaĝos ne nur tra la tempo kaj siaj memoroj, sed ankaŭ tra la defioj naturaj kaj nenaturaj kiujn postulus vojaĝo tra la tempo. Akompanu nin kaj mem pensu kiujn vestaĵojn vi kunportus al via vojaĝo tra la tempo, kiun lingvon vi parolus, kaj kiel vi defendus vin mem kaze ke pli...
58/76
16-11-2023
46:52
59: Sen klaĉo ne ekzistus Esperantujo!
Ni klaĉas, ni rakontas sekretojn, ni havas sekretojn, kaj sekrete ni decidas ke Esperanto estas la lingvo de niaj geamikoj, la lingvo por nia amanto, do... eble la titolo vere taŭgas.
57/76
05-11-2023
49:44
58: NPC en Esperanto kaj la Socio de Spektaklo
Karlos kaj Pietro revizias la ne-tiom-novan modon de tiktoko, la NPC (Ne ludeblaj roluloj en la angla), kaj ĉar esperantujo preskaŭ tute ne ekzistas en tiktoko (pardonu karaj 3 esperantistoj en tiktoko, sed kiu el vi faris la NPCn en Esperanto?) kaj aliajn sensenzaĵojn.
56/76
15-10-2023
01:03:32
57: La Aŭtoŝtopista Galaksia Finvenkista Gvidlibro
Post 5 monatoj, la Malfamuloj revenas al niaj kompatindaj oreloj kiuj devas aŭdi ilin dum unu horo pri Artefarita Intelekto, Resaniĝo per Ekzerco, pri la Finvenkismo de ChatGPT, kaj pri Kapitalismo nur en la unua epizodo de ĉi tiu nova sezono! Nu, fakte, vi ne ''devas, devas'' aŭdi aŭ spekti pli...
55/76
20-05-2023
40:44
56: Ĉu la tero estas fakte plata?
Kelkaj homoj hodiaŭ kredas ke la tero estas giganta globo farita el mineraloj, metaloj kaj aliaj elementoj flugante senkontrole tra la spaco tirata de nevidebla forto kiu venas de la suno... sed ni ĉiuj scias, ĉar ni ĉiuj vidas la veron per niaj okuloj: La tero estas plata, kaj la suno estas pli...
54/76
02-05-2023
58:56
55: Spirita Tabulo kaj Mediumoj
Unu plia sekto ene de Esperantujo... ĉu ne? Mi daŭre ne kredas ke ekzistas Mormonoj ene de Esperantujo... sed se vi konas ilin, sendu al ili ĉi tiun videon!
53/76
11-04-2023
50:54
54: Artefarita Papo kaj Esperanta Arto
Kiom da ne-lingve-rilataj Esperantistaj artistoj vi konas? Ĉu vi kredas ke pentraĵoj, skulptaĵoj, portretoj kaj dezegnaĵoj pri Zamenhof estas ĉio kion esperantismo provokas en artistoj? (Averto: Dum la epizodo oni ankaŭ parolis pri la konekto inter artaj kacetoj, kun inteligento, kaj eĉ pli...