La bona renkontiĝo

Stela Besenyei-Merger

Lernu organizi Esperanto-renkontiĝojn aŭskultante podkastojn!

La Bona Renkontiĝo (LaBoRen) estas libere elŝutebla podkasto-projekto de Stela Besenyei-Merger.
LaBoRen celas instrui kaj konsili pri la tuta organiza proceso de la komenca ideo ĝis la detaloj per aŭskultado de diversaj temoj. Spertoj pri aranĝoj, intervjuoj kun aktivuloj en la Esperanto-movado buntigas la epizodojn donante pliajn perspektivojn pri tio, kio okazas en Esperantujo.

https://www.laboren.org/

44/44 02-02-2021 01:00:27
Kvar generacioj da Esperanto kun Nicole Else
La historio de ŝia familio komenciĝis en 1920. Ne, fakte jam antaŭe. Ŝiaj geavoj naskiĝis fine de la 19a jarcento en Prusujo, nuna Germanio. Kion Nicole scias, estas ke Walter von Waldowski, ŝia avo jam instruis Esperanton en 1920, kie li renkontis inter siaj studentoj Margarethe, kiu naskiĝis pli...
43/44 26-01-2021 48:46
Mi estas pli feliĉa pro Esperanto: kun Leandro Abrahão 
Mi spertas tion ke estas pli facile trovi kaj peti eŭrpoanojn por intervjuoj, kiujn mi jam iel kaj almenaŭ iom konis en la pasintaj jaroj. Sed ĝuste pro tiu konscio, mi komprenas, kiom gravas montri diversajn vidpunktojn de ĉie en la mondo. Kaj mi estis konvinkita, ke mi volas kaj povos trovi pli...
42/44 19-01-2021 48:04
Kvazaŭ mi havus du vivojn: babilado kun Pálma Salomonné Csíszár
Mi parolas ĉi foje kun Pálma Salomonné Csíszár, kies gepatroj tre gravas por Esperanto-parolantaj familioj. Kial? Ĉar ili estis unu el la fondintoj de la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj. La unua okazis en 1979 ankoraŭ kadre de alia renkontiĝo, sed en 1980 jam kiel aparta renkontiĝo. pli...
41/44 12-01-2021 44:38
La plej bela tempo de la jaro: babilado kun Carolin Weemeyer
Tiu ĉi estas babilado kun Carolin Weemeyer estas tre kortuŝa, honesta, malferma, ĝentila kaj verdire informplena pri la defioj esti gepatro. Ĉar vi povas decidi, ke vi volas esti gepatro de denaskulo, sed kelkfoje la vivo kruelas, kelkfoje malhelpas, kelkfoje vi devas atendi, pacienci, persisti pli...
40/44 05-01-2021 01:12:13
Tri lingvoj en la familio: kun Anna Löwenstein
Dum longaj jaroj ni tute ne parolis kun Anna Löwenstein. Kompreneble ŝi kaj ankaŭ mi estis aktivaj en la Esperanto-movado sed en diversaj kampoj. Ni reparolis dum la Virtuala Kongreso en 2020 kiam ŝi estis partoprenanto de diskutrondo rilate al aktivuleco kiun mi gvidis. 

Anna estas pli...
39/44 28-12-2020 28:06
Ne tiom utilas la angla: intervjuo kun Duncan Thomson
Duncan estas longtempa amiko, ni konas unu la alian el la epoko de niaj junularaj renkontiĝoj. Ankaŭ li partoprenis plurfoje kion mi organizis. Kiel ĉiam, mi tute surpriziĝis, kiam aŭdis ke li edukas denaskulon. Dum jaroj ni ne renkontiĝis, ĉar jes, tia estas la vivo, se oni ekhavas familion pli...
38/44 21-12-2020 40:45
Freŝbakita panjo de denaskulo: Zsófi Pataki
Zsófi (Ĵófi) Pataki estas la ĉefa inspiriĝo por revigligi la podkaston, specife tiun ĉi serion rilate al denaskuloj. Ŝi estis voluntulo en Bjalistoko, Tuluzo kaj Bretonio. Rakontis pri siaj spertoj pri labori per kaj por Esperanto.

Ni organizis plurajn renkontiĝojn kune, do ankaŭ pli...
37/44 14-12-2020 01:06:13
Lastminutaj denaskuloj: la familio Hurstel
Cyrille kaj Bénédicte Hurstel estas gepatroj de tri denaskuloj el Fracio. Stela (la intervjuanto) kaj la gepatroj kuiris kune dum la REF en 2018, farante tiel, ke ili tute ne konis la alian antaŭe.

Ili babiladis pri kion signifas havi lastminutajn denaskulojn? Kial estis malfacila la pli...
36/44 07-12-2020 01:33:24
Sekto en sekto:  babilado kun Laĉjo Bagó, hungara denaskulo
László (Laĉjo) Bagó estas elektrika inĝeniero kaj denaskulo el Hungario. Ankaŭ tiun babiladon ni surbendigis en la somero de 2018. Tiam li estis ankoraŭ studento, do ni babiladis en la studenthejmo kie li loĝis tiutempe.
Ni parolis pri kiel kaj ĉu ĉiuj denaskuloj iel similas? Pri komprenado pli...
35/44 30-11-2020 38:39
De aktivulo al paĉjo de denaskuloj: Marek Blahuŝ
Marek Blahuš (laŭ ĉeĥa literumado), patro de denaskuloj estas la gasto de unua babilado kiun ni surbendigis en 2018, en Germanio dum la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj. Ĝi estis lia unua renkontiĝo kun sia juna familio. Fine de la epizodo vi povas aŭdi ĝisdatigon pri kio okazis ekde pli...
34/44 27-11-2020 04:31
Enkonduka epizodo de la serio!
Rebonvenon al LaBoRen!
En la enkonduka epizodo vi aŭdos pri kio temas la nova serio de La Bona Renkontiĝo. Ni okupiĝas pri la temo de denaskuleco. Aperos intervjuoj kun diversaj homoj: aktivuloj, denaskuloj, gepatroj rilate al la temo de edukado kun Esperanto.
La projekton helpas ESF (esperantic.org) pli...
33/44 48:15
Neŭtralismo ne estas tiom neŭtrala – intervjuo kun Xana Paz
Xana estas portugala aktivulo de 20 jaroj. Ni babilados pri tio kion ŝi faras en SAT. Kiel tio rilatas al esti neŭtrala. Aŭ al formaleco. Ni parolos pri la loka movado en ŝia urbo, Oporto, Portugalio. Ŝi rakontas kiel interesaj diskutoj dum renkontiĝoj montras la valoron de Esperanto, ĉar pli...
32/44 52:39
Post la reta IJK
En la enkonduka epizodo pri la reta IJK kie mi parolis pri miaj duboj pri organizado de reta renkontiĝo tiel ambicia kiel IJK.
Nun mi prezentas al vi rezulton. Kiel okazis la IJK? Kiaj estis la spertoj? Kiuj programeroj sukcesis la plej bone? Kian kritikon mi povas trovi.
Speciala parto pli...
31/44 06-07-2018 28:25
IJK reta
Mi parolas pri la sperto organizi la unuan retan IJK-on! Ŝanĝi de persona renkontiĝo al reta, kiel fari tion? Kio estas tio? Kiaj defioj aperas? Kiaj eblecoj aperas kiuj ne ekzistis antaŭe? Kio same malfacilas? Pri kio oni plendas nun?
30/44 39:02
La panjo de Stela – intervjuo kun Anna Besenyei
Ekkonu la panjon de ''la voĉo de LaBoRen''! Pri mia denaskuleco demandas mi la plej proksiman fonton kiun eblas: venu la lasta intervjuo antaŭ la somera paŭzo, kun mia panjo, Anna Besenyei.
En tiu ĉi epizodo vipovos aŭdi:
- pri kiel mia patrino reagis al tio, ke malgraŭ tio, ke mi estas pli...
29/44 06-06-2018 51:36
La bonŝanca denaskulo - intervjuo kun Klára Ertl
Stela intervjuas Klára Ertl pri denaskuleco. Ŝi estas juna psikologo de Amsterdamo, kaj havas multe da similaj spertoj kiel Stela. Estis tre gaja babilado pri familio, lingvoj, landoj kaj kulturoj.
En tiu ĉi epizodo ni babiladis:
- pri ŝiaj gepatroj, la amuzaj historioj pri kiel ili eklernis pli...
28/44 28-05-2018 57:59
Rokstelulo de du mondoj - intervjuo kun Bertilo Wennergren
Stela intervjuas Bertilo Wennergren, kiu iĝis konata unue kiel rokmuzikisto en la Esperanto-rokbandoj Amplifiki kaj Persone. Nuntempe lia nomo pli ofte aperas rilate al Esperanto-gramatikaĵoj. Nome PMEG, aŭ Pomego (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko), kies verkanto li estas.
El tiu ĉi pli...
27/44 21-05-2018 39:26
Helpas min la tuta mondo - intervjuo kun Rob Moerbeek
Stela intervjuas Rob Moerbeek, kiu estas konata kiel LA provleganto de Esperantujo. Li laboris 32 jarojn, inter 1969 kaj 2001 kiel oficisto en la Centra Oficejo de UEA kaj poste daŭrigis volontule la laboron. Li estas honora membro de UEA, ILEI, ISEA. Por lia laboro li iĝis Kavaliro dum la Malferma pli...
26/44 26-04-2018 18:40
La 5 plej grandaj eraroj de organizado
En tiu ĉi speciala epizodo mi pridiskutas kiuj estas la kvin plej grandaj eraroj dum la organizado de junularaj eventoj kaj laŭ eble kiel plej bone eviti ilin.
25/44 19-02-2018 52:48
Denaskuloj inter si – intervjuo kun Gunnar R. Fischer
Gunnar R. Fischer, pli bone estas konata kiel Dĵ Kunar en la Esperanto-movado. Estas honoro, ke li iĝis la unua persono kiun por tiu ĉi podkasto Stela intervjuas.
Gunnar estas denaskulo el Germanio kaj eksa-prezidanto de la Germana Esperanto-Junularo. Li estis organizanto de la legenda Internacia pli...
24/44 09-01-2018 32:22
JES 2017/2018 - la plendoj!
JES 2017-2018 okazis en Szczecin, Pollando, kaj ĝi estis bona! Sed tamen, la organizantoj faris kelkajn sufiĉe grandajn erarojn. En tiu ĉi epizodo sincere kaj direkte dispecigos tiujn fuŝojn. Proponos kelkajn aferojn kion fari aŭ ne fari la sekvan fojon.
Kiu plendo mankas? Ĉu estis io pli...
23/44 09-01-2018 20:39
JES 2017/2018 - la laŭdoj!
JES 2017-2018 okazis en Szczecin, Pollando, kaj ĝi estis tre bonetosa! Venu unue la laŭdoj de la renkontiĝo, kion faris bone la organizantoj? Kion indas kopii de ili?

Ĉu estas laŭdo, bonaĵo kiu mankas? Kio plaĉis al vi dum la JES?
22/44 12-07-2018 27:01
Malmultkostaj programeroj! Sed kiel?
Malmultkostaj programeroj! Bone, sed serioze, kiel fari tion?
Kompreneble ni scias, ke bezonatas atentado pri la budĝeto: oni bezonas trovi neluksan ejon, kaj manĝon, poste nur prepari malmultkostajn programerojn kaj la tuton orkestri. Sonas facile? Certe ne!
La fakto, ke junularaj renkontiĝoj pli...
21/44 06-05-2018 16:25
Mi bezonas teamanojn!
Kiel trovi teamanojn? Kiel trovi homojn, kiuj volonte helpas realigi vian renkontiĝon?
5 konsiloj por sukcesi en via varbado!
La enhavo de tiu ĉi retejo estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda