Kernpunkto

Eva Fitzelová kaj Johannes Mueller

Ni parolas pri ajnaj temoj, pri kiuj ni en la tiama momento interesiĝas. Superrigardon pri la temoj donas nia tema paĝo http://kern.punkto.info/temoj. Tie oni povas en la komento proponi novajn temojn.

Kernpunkto

238/238 12-04-2026 1:18:14
Monda heretaĵo
Monda heredaĵo je la ekzemplo de la urbo Bamberg
Kun nia jam bone konata gasto ni parolas pri la koncepto de monda heredaĵo. La temon ni diskutas je la ekzemplo de la Germana urbo Bamberg.
237/238 16-02-2026 01:23:00
KP237 Genetiko
Kio difinas kio ni estas kaj kiel ni komprenas kaj modifas ĝin
Dum nia lasta epizodo registrita dum UK 2025 in Brno ni parolas pri fako kies komenca esplorado okazis en la kongresa urbo fare de monaĥo. Ekde tiam ĝi havis grandan evoluon kaj alportas al ni kaj ŝancojn kaj riskojn. Pri tio pli...
236/238 11-01-2026 1:30:00
KP236 Korupto
Faktoro decida por la sukceso de socio
Nia ĉi-epizoda gasto dediĉis multe da sia energio al la lukto kontraŭ korupto. Ni priparolas kiuj estas la efikoj de korupto kaj kial korupto estas unu el la decidaj faktoroj, ĉu socio estas sukcesa.
235/238 23-12-2025 58:00
KP235 Santunoj
Kristnaska tradicio de suda Francio
Nia ĉi epizoda gasto estas unu el multaj homoj kiuj vivtenas tradicion enscenigi la kristnaskan historion al nuntempa aŭ pasinta ĉiutaga socio pere de argilaj figuroj. Por li ĉia figuro de la scenaro reprezentas etan miraklon.
234/238 17-11-2025 01:11:57
KP234-Radioamatorismo
Frua metodo de tutmonda komunikado
La radioamatoroj jam jardekoj antaŭ la disvastigo de la interreto tutmonde komunikis ene de sia komunumo. Eĉ hodiaŭ homoj uzas etan bendon de la frekvenca spektro por tiu sia hobio. Sed ne nur estas hobio.
233/238 26-10-2025 1:13:18
KP233 Demenco

Cerba malsano progresema neinversebla
Demenco estas ofta malsano kiun homoj suferas en la maljuna aĝo. Ni en tiu ĉi epizodo lernas, kio kaŭzas ĝin kaj kion oni faras por mildigi la konsekvencojn. Ege interese por homoj ankoraŭ sanaj estas la aferoj kiujn oni povas fari por eviti la pli...
232/238 06-10-2025 1:52:37
KP232 La rekonstruado de Nia Damo de Parizo
La rekonstruo de ikona katedralo post incendio

En Aprilo 2019 forbrulis en incendio granda parto de la katedralo Nia Damo de Parizo. Post komenca ŝoko oni en tre lerta kunlaborado de multaj profesio sukcesis rekonstrui la edificon kaj tiel savi grandan kulturan heredaĵon. En la epizodo pli...
231/238 25-09-2025 1:31:04
KP231 Ŝako
Malnova ludo – sporto – ŝatokupo
Ni parolas kun du hobiaj ŝakludantoj pri unu el la plej konataj tabulaj ludoj. Ĝi ne estas nur ludoj kiun oni ludas hejme kun amikoj aŭ familianoj. Ĝi ankaŭ estas ŝatokupo por multaj, por kelkaj eĉ altnivela sporto. En tiu ĉi epizodo ni fokusas pri pli...
230/238 24-08-2025 1:00:51
KP230 Karbonkaptado
Unu el multaj necesaj rimedoj por kontraŭbatali la klimatan katastrofon
Ni jam en pluraj epizodoj traktis la temon de la klimata katastrofo kaj ties rilaton al la troa eligo de karbondioksido (CO₂) al la atmosfero. Ĉefe la rimedoj kontraŭbatali tion estas eviti la produktadon de CO₂.
229/238 24-07-2025 1:46:16
KP229 Ĵurnalismo
Kia estas la vivo kiel radio ĵurnalisto
Nia gasto ĉi epizoda raportas pri sia plurjardeka profesia vivo kiel ĵurnalisto por germana publika radio. Li ne nur laboris en Germanio mem, sed ankaŭ kiel korespondanto en aliaj landoj.
228/238 25-05-2025 1:06:02
KP228 Eŭska lingvo
Tre speciala lingvo Eŭropa
La Eŭska lingvo estas tre speciala lingvo parolata en nord-orienta Hispanio kaj sud-okcidenta Francio. Oni foje aŭdas, ke ĝi estas la ''lasta'' Eŭropa lingvo, ĉar ĝi ne estas parenca al ajna alia Eŭropa lingvo, kiuj ĉiuj estis enkondukitaj de pli orientaj mondopartoj.
227/238 06-04-2025 01:15:01
KP227 Stimulado de la cerbo
La scienco pri stimulado de la cerbo por fine kuraci ĝin
En la medicina scienco oni esploras la funkciadon de la cerbo por kompreni cerbajn malsanojn kiel ekzemple epilepsio. Per precize celata stimulado de la cerbo oni povas mildigi la simptomojn de la malsano. Nia gasto estas spertulino en pli...
226/238 03-02-2025 01:32:49
KP226 Nia loko en la kosmo
Interparolo pri la paŝoj kompreni kio estas nia loko en la universo
Ekde la komenco de la homaro oni klopodis kompreni kion oni vidas en la ĉielo. Observante la ĉielan spektaklon oni pli kaj pli komprenis, kia speca estas la tero kaj kie ĝi troviĝas en la mondo. De la plata tero al la sfera, pli...
225/238 27-01-2025 42:54
KP225 Dekjariĝo
Iomete malfrua festo de nia dekjara jubileo
Kelkajn monatojn post nia dekjariĝo ni pripensas nian ĝisnunan agadon.
224/238 25-11-2024 01:29:27
KP224 Biciklaj vojaĝoj
Kiel travivi longajn distancojn bicikle?

Spertaj Esperantistoj eble en Esperanto renkontiĝoj jam vidis alveni la BEMIanojn veturinte longajn distancojn perbicikle. Ankaŭ al la ĉi-jara IJK alvenis grupo de biciklantoj de eksterlande. Ni parolas kun du el ili pri iliaj longjaraj spertoj pli...
223/238 04-11-2024 01:24:32
KP223 Konstelacioj
Stelaj konstelacioj kaj ties interago kun diversaj kulturoj

Stelaj konstelacioj ekde jarmiloj fascinas la homaron. La diversaj kulturoj diverse interpretis kion ili vidas en la nokta ĉielo.
222/238 15-10-2024 01:35:48
KP222 Zorgogepatreco
Zorgi pri infanoj nek propraj nek adoptitaj

Por homoj kiuj vane atendas proprajn infanojn estas ne nur la eblo adopti infanojn – pri tio ni jam faris epizodon. Estas ankaŭ la eblo akcepti zorginfanojn. Tio signifas, ke la aŭtoritatoj transdonas al iu la respondecon zorgi pri infano, pli...
221/238 02-10-2024 01:13:07
KP221 Kondutekonomiko
Ekonomika teorio konsideranta ke homoj ne ĉiam agas plene racie

La novklasika ekonomika teorio supozas, ke homoj partoprenantaj la merkaton ĉiam agas racie. Tiel oni povas bone antaŭsupozi homan ekonomian konduton. Tamen la kondutekonomiko montras, ke tiu supozo ne pravas kaj homoj ne pli...
220/238 15-09-2024 01:11:07
KP220 Teo
Monda kulturaĵo inter simpla trinkaĵo kaj formo meditado

Nia ĉi-epizoda gasto spertas multe pri japana kaj ankaŭ alilanda tekulturo. Ŝi klarigas al ni, kiel teo estas prilaborata de la rikolto ĝis la trinkado.
219/238 01-09-2024 01:03:26
KP219 Akvokvalito
Esploroj pri rubaĵo en trinkakvo

Nia gasto doktoriĝas pri la mezurado de malpuraĵoj en nia trinkakvo. Ni lernas kiaj estas tiuj malpuraĵoj kaj kiel oni mezuras ilin.
218/238 08-07-2024 01:10:09
KP218 Geostrategio
Ĉu Eŭropo bezonas geostrategion?

Dum jardekoj ni Eŭropanoj ĝuis tempon de paco tute neglektante la eblon ke iam iu atakus nin de ekstere. Tiu eblo plejmalfrue ekde februaro 2022 estas nekontestebla. Kiel reagi al tio kaj kiel aspektu defenda strategio Eŭropa. Tion ni priparolas kun spertulo.
217/238 28-04-2024 01:02:05
KP217 Aktorado
Pri la vivo de profesia aktoro - Nia ĉi-epizoda gasto al ni rakontas pri siaj spertoj fariĝi kaj vivi kiel profesia aktoro. Ni ekscias kiel oni fariĝas profesia aktoro kaj kiel oni ricevas rolojn. Pri la diferenco inter filma kaj teatra aktorado kaj la rilato de la aktoro kun siaj roloj.
216/238 15-04-2024 01:16:16
KP216 Gemoj
La fascino de belaj ŝtonoj kaj la fizikaj klarigo pro la aspekto - Ni ĉiuj konas gemojn. Ili estas ŝtonoj, kiuj fascinas pro la koloreco kaj la strukturoj. Ni parolas kun nia gasto pri tio kio estas gemoj, kaj kial ili aspektas kiel ili aspektas. Pro tio ni ankaŭ klarigas fizikajn esplormetodojn pli...
215/238 05-03-2024 01:26:24
KP215 Mediado
Helpo al divorcaj paroj ne tro batali eble eviti suferigantan juĝejan proceson - Ofte divorcantaj geedzaj paroj longege batalas en juĝeja proceso pri la postgeedzecaj reguloj. Tio plejofte ĉiujn envolvintojn – speciale la infanojn – longe streĉas kaj suferigas. Problemo ofte estas la malemo pli...
La enhavo de tiu ĉi retejo estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda