Dum la unuaj tagoj de la kronvirusa pandemio en Marto 2020 Katalin Kovats el Edukado.net faris serion de intervjuoj per la nova videokomunikilo Zoom. La influo de la pandemio ankoraŭ ne estis klara, kaj en la tuta mondo homoj restis devige hejme en kvaranteno. Tiuj intervjuoj kunligis kaj kuraĝigis la esperantan komunumon ĉie.
01a kronvirusa intervjuo kun José Antonio Vergara, epidemiologo
José Antonio Vergara, epidemiologo el Ĉilio, eksestrarano de UEA estis intervjuata de Katalin Kovats okaze de la pandemio pro la kronviruso /koronaviruso (laŭ José Antonio!!!) . En nia intervjuo José Antonio parolas pri la ekesto de la epidemio, kaj ĝia kresko ĝis tutmonda pandemio. pli...
2/14
24-03-2020
29:53
02a kronvirusa Intervjuo - kun Margaret Zaleski-Zamenhof, kuracistino
Margaret Zaleski-Zamenhof, la pranepino de la Majstro, estas kuracisto en Parizo. Ŝi laboris kaj bedaŭrinde malsaniĝis dum la kronvirusa pandemio. Katalin Kovats, la redaktoro de Edukado.net, intervjuis ŝin pri la sindediĉa laboro de kuracistoj en tiu malfacila pli...
3/14
26-03-2020
31:32
03a kronvirusa intervjuo kun Amri Wandel, sciencisto
En nia tria Kronvirusa intervjuo Katalin parolas kun Amri Wandel akademiano kaj estrarano de UEA. En la unua parto de la intervjuo Amri rakontas pri tio kiel la Akademio de Esperanto rilatas al la nomo de la viruso. En la dua parto li prezentas siajn observojn kaj analizojn de la statistikaj indikoj pli...
4/14
28-03-2020
26:40
04a Kronvirusa intervjuo - kun Petro Baláž
En nia kvara Kronvirusa intervjuo Katalin Kovats parolas kun Petro Baláž, kunordiganto de la organizo Edukado@Interreto, konata kiel E@I. E@I organizas ekzemple la mondskalan eventon, la poliglotan kunvenon, kiu devus okazi en majo 2020 kaj SES (Someran Esperanto-Studadon) por julio. En la pli...
5/14
29-03-2020
34:58
05a Kronvirusa intervjuo - kun Marteno Lelarge
Por mia kvina intervjuoto mi ne devis longe vojaĝi, sed daŭris longan tempon konvinki lin kunbabili. Fine mi sukcesis kaj tre feliĉas pro la fakto, ke post dusemajna memdecidita kvaranteno, kunŝlosita kun la gepatroj en eta loĝejo, 18-jara junulo povas tiel babili kun sia patrino, jam estas pli...
6/14
02-04-2020
40:02
06a Kronvirusa intervjuo kun Derek Roff pri maskoj
Nia 6-a intervjuo temas pri la maskoj. Nia gasto estas Derek Roff el Usono. Katalin parolas kun Derek pri diversaj landoj kaj ties kutimoj surhavi maskojn kaj pri tio kiel tiu kutimo influas la disvastiĝon de la viruso kaj la nombron de la forpasintoj. Derek havas multajn sciojn pri la kvalito pli...
7/14
05-04-2020
25:07
07a Kronvirusa intervjuo - kun László Szilvási
En la 7a intervjuo Katalin parolas kun László Szilvási el Hungario pri distanca instruado de Esperato. László gvidas Esperanto-Lingvolernejon en Budapeŝto, kie jare centoj de personoj lernas Esperanton. Katalin demandis lin pri tio, kiel ili elturniĝis dum la pandemio, kiel okazas nun la pli...
8/14
09-04-2020
40:14
08a Kronvirusa intervjuo kun Mónika Molnár
Jen nia 8a intervjuo. Ĉi-foje Katalin Kováts parolas kun Mónika Molnár, sia eksstudentino, nun instruistino en baza lernejo en Svislando, kie la infanoj ne nur lernas, sed ankaŭ scias bone Esperanton kaj uzas ĝin en la ĉiutaga vivo. En la intervjuo Mónika rakontas pri la lernejo kaj ĝia pli...
9/14
15-04-2020
23:27
09a Kronvirusa intervjuo kun Arko
Per nia 9a kronvirusa intervjuo ni vizitigos al vi Ĉinion kaj tie intervjuas Profesorinon Gong Xiaofeng, Arko, kiu laboras en la Universitato en Nanchang, kie ŝi gvidas Esperanto-kurson. Arko rakontas al ni pri unu el la plej grandaj ĉinaj universitatoj, pri tio kiel tie komenciĝis la instruado pli...
10/14
20-04-2020
56:31
10a Kronvirusa intervjuo kun Bertilo, Birke kaj Gitta
En nia 10a, jubilea intervjuo ni vizitis Esperanto-familion en Germanio. Nia gastiganto estis Bertilo Wennergren, konata gramatikisto, akademiano kaj muzikisto kaj lia edzino Birke Dockhorn instruistino ankaŭ de Esperanto. Kompreneble estis neeviteble lasi paroli ankaŭ ilian 7-jaran filinon Gitta. pli...
11/14
26-04-2020
32:42
11a Kronvirusa intervjuo kun Wei Yubin - Jado
En mia 11a intervjuo mi parolis kun Wei Yubin, Jado, direktoro de la baza lernejo en la urbo Taiyuan Shanxi. En tiu lernejo 1400 lernatoj dum la 6 jaroj de sia lernotempo daŭre havas Esperanto-lecionojn, kie la Internacia Lingvo funkcias kiel propedeŭtika lingvo. La lernejon vizitis jam pluraj pli...
12/14
30-04-2020
51:43
12a Kronvirusa klerigado pri Zoom kun Hoss Firooznia
Mian sekvan, nome la 12an intervjuon mi pretigis kun Hoss Firooznia, informadikisto el Usono pri la instalado kaj uzo de la programo Zoom. En la filmo vi povas vidi ankaŭ tion, kiel akcepti inviton pro ZOOM-kunveno, kiel krei konton, kiel laĉi kunvenon aŭ kurson. Per tiu ĉi filmo mi volas helpi pli...
13/14
18-05-2020
01:13:00
13a Kronvirusa intervjuo kun Sten Johansson
Mian 13-an intervjuon mi faris kun Sten Johansson, sveda verkisto, tradukisto kaj recenzisto. Origine ni volis babiladi dum naturmarŝado en sveda arbaro, sed tio pro la pandemio ne povis okazi. Do, ni interparolis per skajpo.
Dum la agrabla babilado temas pri multaj aferoj: esperantistiĝo pli...
14/14
12-06-2020
01:21:26
14a Amu min - Katalin paroligas Ĵomart kaj Nataŝa
Post 13 kronvirusaj intervjuoj Katalin daŭrigas sian babiladon kun interesaj personoj de Esperantujo, sed forlasas la titolon de la serio. La nunaj parolpartneroj estis Ĵomart kaj Nataŝa, tre ŝatataj kantistoj de nia kulturo. Katalin paroligas ilin pri la vivo, historio, kantista kariero, pli...