La poligloto Benny Lewis prizorgas la retejon ''Parolu flue post tri monatoj'' de lingvo-lernado. Sed Esperanto estas facile lernebla, do ĉu pli mallonga lernado estas bezonata por lerni ĝin? Vidu kiel Benny instruas Esperanton al sia koramikino Lauren en nur ses semajnoj...
Unua semajno
Lauren estis monogloto ĝis... hodiaŭ. Hodiaŭ ŝi eklernas Esperanton. La celo - partopreni la poliglotan renkontiĝon en Berlino, 6 semajnoj de nun... Sed kiel estas bone konate, ĉiuj komencoj estas malfacilaj...
2/6
07:01
Dua semajno
En la dua semajno Luren renkontas veran esperantiton, kaj eĉ interparolas iomete kun li.
3/6
08:46
Tria semajno
Benny kaj Lauren veturis trans ses urboj, kvar landoj kaj kvar lingvoj - aŭ eĉ kvin se oni konsideras Esperanton.
4/6
06:59
Kvara semajno
Lauren jam parolas en Esperanto, kun eraroj. Sed Benny tre saĝe ne korektas ŝiajn erarojn. Pli gravas ke ŝi gajnu memkonfidon paroli. La eraroj malaperos per si mem.
5/6
05:29
Kvina semajno
Lauren parolas kun Kevino el Parizo interrete
6/6
duration
Sesa semajno
Post ses-semajnoj de studado, Lauren partoprenas la poliglotan renkontiĝon en Berlino, kaj interparolas kaj amikumas per Esperanto...