Filozofumante

Maciej Jaskot

Filozofuma podkasto pri ĉiutagaj vivo, problemoj kaj defioj de la nuntempa homo en hasta mondo
Liberaj fotoj: https://unsplash.com

Spotify

9/9 30-08-2025 14:41
Pri tio, ke ne ĉio dependas de ni
En tiu ĉi sepa epizodo ni filozofumos pri tio, kio dependas de ni kaj de agoj aŭ okazaĵoj, kiujn ni ne povas ŝanĝi, do sendependaj de ni, referencante ĉefe al la stoikistoj.
8/9 29-08-2025 03:03
Interepizode 6-7
''Interepizode'' aperas inter la ĉefaj epizodoj/programoj de la podkasto kaj en ĝi mi parolas pri aferoj flankaj, ne kernaj, nome ne koncernantaj la kernan temon de la podkasto.
7/9 04-05-2025 13:14
6. Pri renaskiĝoj
Ĉi tiu epizodo estas vojaĝo tra la pensoj de kelkaj el niaj antaŭuloj, kiuj postlasis al ni vortojn pripensindajn. Ni esploros kiel renaskiĝo – kiel metaforo, vivpraktiko kajekzistenca strebo – estas grava sperto de la homo.
6/9 22-12-2024 19:12
5. Pri maskoj
En tiu ĉi epizodo ni pritraktos la temon de maskoj, kompreneble tiuj metaforaj, kiuj difinas niajn sociajn, psikologiajn, kaj filozofiajn interagojn. Ĉu la masko servas nur por mensogi? Ĉu ĝi estas ŝildo, kiu protektas la veran ''mi''?Aŭ ĉu, eble, ĝi estas parto de nia vera naturo? Ni esploros pli...
5/9 10-11-2024 21:12
4. Pri piedirado
Piedirado estas unu el la plej ordinaraj agoj de la homo. Ĝi estas tiom kutima, ke ofte oni forgesas pri tio – precipe se oni perdas la kapablon piediri –, ke ĝi estas ege grava. Starigante unu piedon sur la teron, poste la alian kaj denove, ripetante tiun agon ekestas movo, ne nur en la pli...
4/9 20-10-2024 36:44
3. Pri sano
Sano ŝajnas esti koncepto tre facile komprenebla. Ja verŝajne la plej multo de ĉiutagaj konversacioj estas almenaŭ parte dediĉita al la sano. Samtempe oni ne donas multe da atento al la sano ĝis kiam iu estas sana, ĝis kiam oni ne perdas la sanon, ĝis kiam ĝi simple ne forestas, estante pli...
3/9 14-10-2024 10:57
Interepizode 2-3
Interepizode'' estas nova programformato de la podkasto ''Filozofumante''. Ĝi aperos inter la ĉefaj epizodoj/programoj de la podkasto kaj kadre de ĝi mi referencos al la alvenintaj en la interepizoda periodo rimarkoj, sugestoj kaj mesaĝoj de la aŭskultantoj.
2/9 24-09-2024 16:11
2. Pri rutino
Rutinoj foje estas subtaksataj en la moderna socio, kie oni ofte emfazas spontanecon kaj la neceson serĉi novajn spertojn. Tamen, ĉiutagaj agoj, ripetiĝantaj kaj okazantaj sen longdaŭra pripensado konsistigas ŝtofon de nia vivo. Ili organizas la ritmon kaj difinas la kadron de niaj tagoj, pli...
1/9 18-09-2024 18:09
1. Pri dankemo
Dankemo ne estas simple unu el la ecoj de tiel nomata kultura homo aŭ socia konvencio; ĝi estas pli profunda sento de rekono de la bono, kiun ni ricevas de aliaj, de la mondo, kaj eĉ de niaj spertoj mem. Dankemo invitas nin al pli profunda aprezado de la vivo, malfermas nian konscion al la komplekseco pli...
0/9 31-08-2024 03:16
0: Enkonduka epizodo
Sinprezento kaj enkonduko al nova podkasto ''Filozofumante''
Se inter viaj prioritatoj troviĝas la emo reflekti pri viaj elektoj, pensoj, agoj kaj vivi ĉiun tagon pli konscie, mi invitas Vin kore aŭskulti la pokaston “Filozofumante”.
La enhavo de tiu ĉi retejo estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda