UEA.facila - Facilaj artikoloj en Esperanto

En ĉi tiu retejo aperas informoj kaj novaĵoj pri UEA kaj la Esperanto-movado. La artikoloj estas mallongaj kaj facilaj por helpi homojn, kiuj nun lernas la lingvon

Jen la originala voĉlegado de la artikoloj

facila.org

210/210 24-02-2025 06:56
Virina Agado ĉe UEA
Ekde la fino de la 70-aj kaj ĝis la fino de la 80-aj jaroj, funkciis Komisiono por Virina Agado de UEA (KVA). Ĝi celis helpi esperantistinojn konigi al la mondo la sociajn problemojn de virinoj kaj strebi al ties solvo. 
209/210 17-02-2025 04:32
Renato Corsetti: energia, lerta kaj kuraĝa
La 1-an de februaro forpasis Renato Corsetti, eble la plej konata homo el ĉiuj aktivaj esperantistoj pro siaj energio, lerteco kaj kuraĝo. Renato estis universalisto, kiu kredis, ke Esperanto estas lingvo por la tuta mondo.
208/210 31-01-2025 05:37
Referendumo, ĉu demokratia ilo?
Unua-vide la demando ŝajnas absurda. La vorto ''demokratio'' devenas de du grekaj vortoj, kiuj signifas ''popolo'' kaj ''rego''. Tial referendumo, kiu estas rekta popola esprimo, devus esti konsiderata perfekta demokratia ilo por decidi pri grava politika temo. Sed fakte referendumoj malofte estas pli...
207/210 23-01-2025 09:13
Ĉu malpli vojaĝi por savi la naturon?
Renkonti aliajn esperantistojn sur alia kontinento – tio estas tre bela sperto! Mi vojaĝis de mia hejmlando Germanio al Tanzanio en Afriko por partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto en la urbo Aruŝo. Mi ĝojis babili kun esperantistoj el Tanzanio, el Burundo, el Kongo.
206/210 16-01-2025 04:48
Agado en Zaozhuang
Fine de oktobro 2024 studentaj kluboj ĉe la universitato Zaozhuang partoprenis en du-taga sub-ĉiela agado por varbi novajn membrojn. Ankaŭ la studenta Esperanto-klubo partoprenis en tiu agado.
205/210 04-01-2024 05:08
Reklam-filmeto en Esperanto
Eble malmultaj legantoj scias, kial la itala aŭtomobil-fabriko FIAT havas la nomon FIAT. Simple temas pri la komencaj literoj de Fabbrica Italiana Automobili Torino [= Itala Fabriko (de) Aŭtomobiloj (en) Torino].
204/210 30-12-2024 06:10
Esperanto kaj la Movado de Nova Kulturo en Ĉinio
Esperanto havis signifan rolon en la Movado de Nova Kulturo en Ĉinio. Kvankam Esperanto jam estis konata en Ĉinio en la malfrua periodo de la dinastio Qing (1644 -1912), ĝi pli vaste diskoniĝis nur pro la Movado de Nova Kulturo. 
203/210 26-12-2024 06:51
Mortis hungara verkisto István Nemere
István Nemere (1944-2024) dum 50 jaroj verkis 800 librojn en la hungara lingvo kaj 23 en Esperanto. La plej multaj el ili estas romanoj. Oni facile komprenas, ke li verkis rapide kaj ne multe laboris pri ĉiu libro. Eblas ankaŭ legi ilin sufiĉe rapide kaj sen granda peno.
202/210 14-12-2024 06:39
Esperanto kiel ponto inter kulturoj
Kiam oni lernas Esperanton, oni ĉefe atentas ĝian facilecon. La prononco estas simpla, la gramatiko estas logika. La lingvo funkcias laŭ regula sistemo. Post mallonga lernado eblas ekparoli kaj ekskribi en la internacia lingvo.
201/210 25-11-2024 04:02
Memor-festo: Unesko kaj Esperanto
70 jaroj da kunlaborado pri lingvaj homaj rajtoj

La 10-a de decembro 2024 estos grava tago por la Esperanto-movado. Ĝi markos la 70-an dat-revenon de la Rezolucio de Montevideo, la unua kaj plej signifa rekono de Esperanto fare de Unesko.
200/210 16-11-2024 06:25
La potenco de filmoj
Antaŭ 60 jaroj, en 1964, aperis la unua plen-longa filmo tute en Esperanto: Angoroj. Kreis ĝin franca esperantisto Jacques-Louis Mahé. La filmo estas rakonto pri krimo, kaj montras kiel danĝera povas esti venĝemo.
199/210 02-11-2024 04:48
Kio kaŝas sin en via lito?
Certe vi miros, kiam vi ekscios, ke via lito enhavas milionojn da bakterioj, fungoj kaj akaroj. Via varma lito - plena de ŝvito, salivo, mortinta haŭto kaj etaj manĝaĵeroj – estas la perfekta medio, kie tiaj estaĵoj povas vivi komforte kaj feliĉe.
198/210 27-10-2024 03:38
Instruado de Esperanto en Tanzanio
Instruado de la lingvo Esperanto en Tanzanio nuntempe pli kaj pli vastiĝas. Esperantistaj aktivuloj okazigas kursojn en diversaj niveloj, ĉeestaj aŭ retaj.
197/210 21-10-2024 06:13
Kial la angla nur duone sukcesis?
Ofte oni aŭdas, ke Esperanto ne plu necesas, ĉar jam ekzistas la angla. Tiu lingvo ja estas nuntempe la plej multe uzata kiel internacia lingvo. Sed ĉu vere la angla sukcesis atingi tion, kion Zamenhof deziris por Esperanto?
196/210 18-10-2024 04:54
Ne ĉie junio estas somera monato
En la finna lingvo, junio estas kesäkuu, kiu laŭvorte signifas “la somera monato” (kesä - somero + kuu - luno, monato). Estas iom malfacile por mi pensi, ke junio estas somereca, ĉar en Brazilo (almenaŭ en la regiono de Sanpaŭlo, kie mi kreskis), junio estas tempo por festa junina (junia pli...
195/210 11-10-2024 04:21
Nova kanalo: “Konindaĵo”
Laŭ Marc Prensky, usona edukisto kaj verkisto, hejmtaskoj por niaj gelernantoj en la nuna tempo devas esti preparado de filmetoj. Ĉar, fakte la nuna plej efika komunikilo estas filmetoj
194/210 04-10-2024 05:42
Verda somero 2024 en verda kastelo
En multaj landoj ekzistas Esperanto-kluboj. En iuj landoj ekzistas naciaj Esperanto-centroj. La plej granda Esperanto-centro en Francujo nomiĝas Kastelo Greziljono, france ''château de Grésillon''
193/210 30-09-2024 04:48
Ĉu vere ĉiuj parolas la anglan?
La informo, ke ''ĉiuj parolas la anglan'', estas ofte ripetata, precipe de tiuj, kiuj gajnas monon per instruado de la angla. Ekzistas ankaŭ tiuj, kiuj deziras konvinki nin ĉiujn, pro ideologiaj kialoj, ke la angla estas la internacia lingvo. 
192/210 23-09-2024 06:51
La Esperantisto: la unua Esperanto-gazeto
La 1-an de septembro 1889 aperis en Nurenbergo, Germanio, la unua Esperanto-gazeto. Ĝia nomo estis La Esperantisto: “gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto”
191/210 17-09-2024 05:24
Internacia Tago de Paco - Ĝenerale
La 21-a de septembro estas la Internacia Tago de Paco. En tiu tago ĉiujare, UN (Unuiĝintaj Nacioj) aparte atentigas, ke paco estas la fundamento de internacia kunlaboro. Sen paca situacio, ne eblas kunlaboro inter la diversaj ŝtatoj.
Voĉlegis María Mesías.
190/210 07-09-2024 04:22
La tri ruĝaj knabinoj - Lingvo
Unu el la plej oftaj vortoj en Esperanto estas la eta vorto la. La gramatika nomo de tiu vorto estas la artikolo: pli precize la difina artikolo, ĉar ĝi difinas la aferon, al kiu ĝi rilatas. Ekzemple, kiam vi aŭdas la esprimon “la libro”, vi scias, ke ne temas pri iu ajn libro, sed pri pli...
189/210 25-08-2024 05:40
La memorkapablo de simioj - Legaĵoj
La memorkapablo de simioj Ĉimpanzoj uzas ilojn, ili havas amikojn kaj malamikojn, ili helpas unu la alian, kaj ili eĉ kuracas siajn vundojn. Tiuj estas kapabloj, kiujn oni dum longa tempo konsideris aparte homaj.
Voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.
188/210 20-08-2024 02:27
Mikronovelo - Literaturo
La suba mikronovelo de Maurizio Giacometto (‘Rico’), redaktoro de uea.facila, aperis en la revuo Usona Esperantisto en junio 2020. Pri mikronoveloj vi povas legi en jena artikolo. Ĉi tiu rakonto enhavas precize 100 vortojn.
Voĉlegis Maurizio ‘Rico’ Giacometto.
187/210 11-08-2024 02:40
Lasu vian poŝtelefonon ĉe la pordo - Legaĵoj
Imagu, ke vi sidas en kafejo kun taso da teo. Vi vidas homojn, kiuj legas librojn aŭ desegnas. Eble estas iu, kiu ludas pianon. Eble estas grupo ludanta tabul-ludon. Kaj jen la plej bona afero: neniu havas poŝtelefonon. Tio estas la apartaĵo de la Ekster-reta Klubo en Amsterdamo, Nederlando.
pli...
La enhavo de tiu ĉi retejo estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda