EsKu - Esperanto-Kulturo

Pascal Vilain kaj Thierry Spanjaard

Inkluzivas filmetojn rilatantajn al diversaj aspektoj de la Esperanta Kulturo, ambaŭ historiaj kaj nuntempaj.







La nuntempaj aspektoj de la Esperanta Kulturo estas pritraktitaj dank al serio de intervjuoj de diversaj spertuloj.



Jen aperas sonversio de la originalaj filmetoj, kiuj aperas en la Jutuba kanalo de EsKu.

Jutuba kanalo

77/77 12-12-2025 34:34
Roman Dobrzynski
Ĉi tiu epizodo de EsKu, la JuTuba kanalo pri Esperanto-kulturo, estas iel aparta: ni publikigas ĝin nur kelkajn semajnojn post la informo pri la forpaso de Roman Dobrzynski.
Do, ĉi tiu epizodo de EsKu estas maniero memorigi lin, lian paroleman manieron esplori siajn rememorojn, aparte pri pli...
76/77 16-11-2025 15:29
 Said Baluĉi
En ĉi tiu filmeto, Said Baluĉi klarigas pri sia vivo en kiu li translokiĝis de Irano ĝis Roterdamo kaj poste Parizo. Li detalas pri kiel literaturo povas iĝi literaturterapio, uzante la Mil kaj Unu Noktoj kiel ekzemplon. Li ankaŭ klarigas kiel iri de literaturo al interkulturo. 
75/77 17-10-2025 13:06
Muzeo en Jokohamo
Tiu intervjuo de Sibajama Ĵuiĉi kaj de Doi Hirokaz, la respondeculoj de la Esperanto-muzeo en Jokohamo enhavas ilian prezentadon pri siaj historioj kaj tiu de la muzeo. Ili klarigas pri la iniciato de la muzeo kaj ĝia disvolviĝo. 
74/77 19-09-2025 11:56
Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg-Glatigny estas esploristo en publika esplorcentro en Francio. En ĉi tiu filmeto, li rememorigas pri la historio de Lucien Peraire, laboristo kiu biciklis tra la mondo komence de la 20-a jarcento. Pascal Dubourg pli...
73/77 20-08-2025 11:18
Celine Bernard
Céline Bernard respondecas pri la revuo Espéranto-info. En ĉi tiu filmeto, ŝi klarigas pri la revuo, ĝiaj celoj, ĝia funkciado, ĝia enhavo, kaj kiel obteni ĝin.
Ŝi ankaŭ parolas pri siaj aliaj agadoj en diversaj partoj de Esperantujo.
72/77 06-06-2025 13:26
Pawel Fischer-Kotowski
Tiu ĉi epizodo de EsKu enhavas intervjuon de Pawel Fischer-Kotowski, kiu parolas pri instruado de Esperanto, aparte pri metodoj kaj reta instruado. Kiel Esperanta instruisto, li klarigas, kial li iam pensis, ke instruado ne necesas. Li klarigas ankaŭ la pozitivan rolon, kiun Esperanto ludis kaj pli...
71/77 09-05-2025 15:01
Manfred Westermayer
En ĉi tiu filmeto, Manfred Westermayer klarigas kiel li alvenis samtempe al Esperanto kaj al ekologiaj zorgoj. Surbaze de tiuj du interesoj, li fondis kaj daŭre estras Asocion de Verduloj Esperantistaj, AVE.
70/77 14-04-2025 13:03
Lu Wunsch Rolshoven
En ĉi tiu nova epizodo de EsKu, ni intervjuas Lu Wunsch-Rolshoven, kiu estas la kreinto de la koncepto de EsperantoLand. Li ankaŭ lanĉis la novjaran renkontiĝon, kiu okazas jam de jaroj en Wiesbaden. Fine, li disvolvas interesajn teoriojn pri la rilato inter la instruado de la angla kaj tiu de Esperanto.
69/77 14-03-2025 10:01
Rodica Todor
En ĉi tiu filmeto de la kanalo EsKu - Esperanto-Kulturo - Rodica Todor klarigas pri sia profesia kariero kaj kiel ŝi iris de sia rolo kiel psikologo kaj psikoterapiisto al Esperanto. Ŝi ankaŭ provizas nin per detaloj pri IFEF, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, pri ties multnombraj pli...
68/77 14-02-2025 18:36
Sean O Riain
En tiu ĉi epizodo de EsKu, la JuTuba kanalo pri Esperanto-kulturo, Sean O Riain klarigas pri siaj multnombraj agadoj en diplomatio kaj en Esperantujo. Dum sia kariero, li zorgis pri lingvo-politiko, ĉefe por defendi la rolon de la irlanda lingvo. Li faras klaran rilaton inter politiko ĝenerale pli...
67/77 17-01-2024 18:09
Ilona Koutny
Ilona Koutny estas hungara lingvistino kaj esperantologo, fondinto de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando.
En ĉi tiu filmeto, ŝi klarigas la sencon de Interlingvistiko, Esperantologio kaj Interkultura Komunikado. Ŝi detaligas plurajn el pli...
66/77 23-11-2024 duration
Pierre Grollemund
Pierre Grollemund estas la sekretario de TAKE: Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj. En ĉi tiu video, li klarigas pri la diversaj agadoj kaj eldonoj de la asocio. Li ankaŭ prezentas diversajn demandojn pri fakaj vortoj en la lingvo. 
65/77 23-11-2024 duration
Szabolcs Szilva
En ĉi tiu epizodo de EsKu, la JuTuba kanalo pri Esperanto-Kultturo, Szabolcs Szilva alportas multajn informojn pri kial li studis Esperanton, kiel li instruas Esperanton kaj kion Esperanto alportis al li. Szabolcs Szilva ankaŭ klarigas pri la t.n. ''hungara industria sistemo de esperantistoj'' pli...
64/77 25-10-2024 15:16
Atingoj en la lastaj jaroj
En ĉi tiu epizodo de EsKu Pascal Vilain prezentas multajn ŝanĝojn, kiuj okazis dum la lastaj jaroj pri Esperanto kaj en esperantujo. Per ĉi tiu filmeto, ni atingas la nunan epokon, kio signifas la finon de la historiaj epizodoj de EsKu. La kanalo daŭros per intervjuoj de elstaraj esperantistoj, pli...
63/77 11-10-2024 14:29
Renée Triolle
Renée Triolle eklernis Esperanton en 1957 kaj neniam ĉesis agadi en esperantujo ekde tiu tempo. Ŝi kreis aŭ estis parto de la estraro en multnombraj Esperantaj organizoj: JEFO, UFE, UEA, inter aliaj, kaj ĉiam instruis la internacian pli...
62/77 27-09-2024 15:33
La Esperanta Civito
En tiu ĉi epizodo de EsKu ni klarigas pri la Esperanta Civito. Ni aparte klarigas la cirkonstancojn de la kreaĵo de la Esperanta Civito kaj ĝiaj ĉefrolulojn. Ni ankaŭ klarigas pri la atingoj de la Esperanta Civito, ĉefe pri revuoj pli...
61/77 28-06-2024 14:38
Renato Corsetti
Renato Corsetti delonge estas konata aktivulo en La Esperanto-movado.
Li estis i.a. prezidanto de TEJO kaj de UEA.
En ĉi tiu filmeto, li klarigas la ŝanĝiĝojn de la movado, ĉefe post la apero de la interreto.
Li ankaŭ prezentas pli...
60/77 15-06-2024 14:40
Kion celu la Esperanto-movado?
Ĉi tiu filmeto de la kanalo EsKu - Esperanto-Kulturo - traktas du malsamajn vidpunktojn pri la estonteco de la Esperanto-movado en la jaroj 1990-aj. La Esperanta PEN-Centro, la Esperanta branĉo de PEN internacia, estis fondita komence de la 1990-aj jaroj, dank' al la agadoj de la fondintoj de pli...
59/77 31-05-2024 12:41
Pierre Dieumegard
Pierre Dieumegard, prezidanto de EDE - Eŭropo Demokratio Esperanto - klarigas pri gravaj identigitaj lingvaj problemoj de Eŭropa Unio kaj pri kiel Esperanto povas alporti rimedojn al tiuj problemoj.
58/77 17-05-2024 15;54
Esperanto kaj Eŭropo
Ĉi tiu epizodo pritraktas la rilatojn inter la esperantistoj kaj la Eŭropaj institucioj. Ekde la jaroj 1960-aj, la Esperanta komunumo starigis diversajn organizojn por rilati kun la Eŭropaj aŭtoritatoj kaj konviki ilin pri la efikeco de la internacia lingvo.
57/77 03-05-2024 16:53
Humphrey Tonkin
Humphrey Tonkin estis dufoje prezidanto de UEA, aparte dum la epoko de la falo de la Berlina muro kaj de la fino de la malvarma milito. Li estis prezidanto ankaŭ de CED pli...
56/77 19-04-2024 14:58
De jubilea jaro al la falo de la Berlina muro
Por la jubileo de Esperanto en 1987, okazis multaj gravaj eventoj en Esperantujo: la Universala Kongreso en Varsovio allogis ĉirkaŭ 6 000 partoprenantojn; pluraj rimarkindaj libroj kaj diskoj estis eldonitaj; Unesko subtenis la movadon dank' al la Rezolucio de Sofio, ktp. Kelkajn jarojn poste, pli...
55/77 05-04-2024 10:53
Istvan Ertl
István Ertl estas hungara kaj franca esperantisto, kiu prezentas en tiu filmeto sian longan karieron en diversaj Esperantaj revuoj.

Li redaktis diversajn revuojn, ĉefe la revuon ''Esperanto'' dum ĉirkaŭ 10 jaroj. Li ankaŭ pli...
54/77 22-03-2024 14:07
Pliaj atingoj kaj la Manifesto de Raŭmo
En ĉi tiu epizodo, Pascal sciigas nin pri kelkaj eventoj kaj faktoj, kiuj reliefigas, ke Esperanto estis agnoskita kiel iu ajn alia lingvo. Li ankaŭ diferencigas la porlingvan kaj perlingvan movadkonceptojn. Rilate la perlingvan, li klarigas kio estis la Manifesto de Raŭmo en la jaro 1980, kaj pli...
La enhavo de tiu ĉi retejo estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda