Usone persone

Rafa, Brandono, kaj Hanso

Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli ĉion - literaturon, politikon, la Esperanto- movadon, historion, kaj kia estas la vivo ĝenerale.

La etoso estas neformala kaj la vidpunktoj apartenas nur al la dirinto - se eĉ al tiu!

Substack

39/39 11-07-2025 1:01:54
Podkaste Bombaste
Bonusa Epizodo - Filmita dum la Dulanda Kongreso en Toronto
38/39 11-07-2025 1:12:41
Kanade Invade
La Usonaj Personoj invadas Kanadon! Ĉi tiun epizodon oni registris antaŭ ĉeestantaro dum la Dulanda Kongreso en Toronto. Stela denove rolis kiel intervjuanto / gastiganto, sed ĉi-foje la triopo siavice preparis demandojn por la aliuloj. Oni diskutis basbalon, interŝtatalojn (kompreneble!), pli...
37/39 19-06-2025 58:21
Voje Foje
Epizodo 3.9 - Pri la Vojo de Sankta Jakobo
36/39 03-05-2025 01:40:49
Verŝu la TEJO-n
Gastas ĉe nia mikrofono Tyron SURMON, prezidinto de TEJO por 2023-24.
Kun li ni multe diskutas kio funkcias bone kaj malbone en TEJO kaj en la movado ĝenerale, kia estas la sperto servi en estraro aŭ eĉ prezidi organizon, kaj kion ni prognozas por la estonteco de la movado.
Kiel juna pli...
35/39 05-04-2025 01:22:25
Baza legolisto (2-a parto)
En ĉi tiu epizodo ni daŭrigos nian diskuton pri la Baza Legolisto kompilita de William Auld en 1988 kaj ĝisdatigita en 1997. En la 9-a pli...
34/39 01-04-2025 02:10
Ni parolez Ido!
Bonusa Epizodo - 1 de aprilo, 2025
33/39 02-03-2025 01:16:19
Toronte Estonte
En tre speciala epizodo, la usonaj personoj esploras Toronton, la urbon kie okazos la Dulanda Kongreso kaj NASK en Julio. Ĉiĉeronas por ni Andy Blair kaj Jed Meltzer, du membroj de la LKK.
32/39 03-02-2025 01:59:15
LIPE (kun la Esperantisto de la Jaro, Stela B-M)
Por la kvina epizodo de nia tria sezono, venis al nia tablo nia kara Stela Besenyei-Merger, kiu lastatempe estis dufoje premiita, kiel la Esperantisto de la Jaro por 2024, kaj kiel la unua ricevanto de la Premio Maertens. Ni invitis ŝin por paroli pri ŝia sperto, kion signifis por ŝi tiuj premioj, pli...
31/39 26-01-2025 01:45:28
Pri ĵurnalismo (kun Kalle Kniivilä)
Por la kvara epizodo de nia tria sezono, ni bonvenigas al Kalle Kniivilä, nuntempa Esperanta ĵurnalisto kiu aparte profunde verkis pri Ukrainujo kaj Rusujo dum la lastaj jaroj. Lia plej nova libro traktas la rakontojn de diversaj ukrainoj, kun la fono de la milito.
30/39 21-01-2025 01:24:57
La Ŝtonaj Urboj (kun Anna Löwenstein)
or nia trideka epizodo, ni bonvenigas la verkiston Anna Löwenstein, kies plej lastatempa romano “La Memoraĵoj de Julia Agripina” ricevis la Laŭron de la Akademio en 2023.
Ni parolas kun ŝi pri verkado, tradukado kaj reverkado, kaj la diferenco inter verki angle kaj verki Esperante.
29/39 12-01-2025 01:24:57
Kio kabeigus nin?
Malgraŭ ĉiuj malgraŭoj, la usonaj personoj restas nekabeintaj - sed ĉu kabeontaj? Por satigi vian scivolemon kaj komplezi vian klaĉemon, aŭskultu tuj!
28/39 18-11-2024 01:39:27
Pri la afrika UK
Pri la afrika UK Kun Stela
27/39 17-07-2024 01:27:44
27: Personi Usone kun Birke Dockhorn
Dum NASK, Birke Dockhorn kaj la normalaj uloj priparolas basbalon, la vivon en Usono, instruadon, kaj tiel plu.
Foto: Nitra: Birke Dockhorn instruas, el la ''Ondo pli...
26/39 22-06-2024 01:06:19
26: Ĉiom el la reptiloj
Post ioma paŭzo, Usone Persone revenas por priparoli (sed ne prikrokodili) la fenomenon krokodilado
25/39 22-03-2024 01:16:11
25: Traduku "funcle"!
Rafa, Brandono kaj Hanso priparolas tradukadon, precipe sian propran kaj literaturan. Ho, kaj ankaŭ fonklojn.
24/39 09-03-2024 01:41:14
24: Lernu, Lernu, Lernu!
Erin Piateski (Erinja) venas al Usone Persone por priparoli sian vivon en Esperantujo--kaj precipe la retejon Lernu!.
23/39 19-02-2024 01:46:56
23: La ertlita almanako
La erudito István Ertl venas al Usone persone por priparoli aferojn plej diversajn (tamen ĉiam tanĝante iel-tiel la literaturan revuon Beletra almanako). Ĝuu!
22/39 03-02-2024 01:07:27
22: Esperanto en la populara kulturo
Rafa, Brandono kaj Hanso kunvenas por priparoli kulturaĵojn popularajn, en kiuj aperas ESPERANTO. Dankon al Ramai pro la informo, ke nin menciis Stuff You Should Know.
21/39 15-12-2023 01:41:53
21: Ĉu fremdulo en Fanujo?
Gastas ĉe ni la kontraŭvola ekspodkastisto Tobiasz Kubisiowski, konata aldone pro sia aktivado en PEJ, TEJO kaj la arta vivo de Esperanto. Estas malpli konate, ke li estas fervora ŝatanto de Usone persone, eble eĉ fano…
En tiu ĉi epizodo, pli...
20/39 03-12-2023 01:55:03
20: Jesa kaj nea kun Stela
Denove Stela venas al la Usonaj personoj por priparoli siajn regulajn literaturajn projektojn--ĉi-foje, ĉefe MoVeMon.
Tamen, oni povas ekscii ankaŭ:
Kiun libron ektradukis Brandono laŭ nurbuŝa interkonsento kun fama aŭtoro?Kial Rafa finlegis pli...
19/39 11-11-2023 01:24:25
19: Kun Humphrey Tonkin
Gastas ĉe ni la senkompara kaj nelacigebla ŝekspirologo Humphrey Tonkin, kiu lastatempe aperigis novan tradukon de Koriolano (kiun iniciatis kaj plejparte faris Marjorie pli...
18/39 29-10-2023 01:24:25
18: Pri nia somero
Ĉu vi scivolas, kion ni faris somere? Kompreneble ni ne restas ĉe tiu temo!
17/39 17-09-2023 01:40:36
17: Nur mezboneta...
Usone persone revenas por sia dua sezono! Por inaŭguri ĝin, la triopo invitas al sia virtuala kunvenejo la plurfakan spertulon Karina Oliveira, lastatempe elektitan kiel la novan redaktoron de Kontakto. Rafa, Brandono kaj Hanso sondas pli...
16/39 27-07-2023 01:05:07
16: Antaŭ la fanoj (vive dum NASK)

Usone persone venas al vi...usone kaj persone, de la sama ĉambro kun preskaŭ cent esperantistoj. Tiuj demandas al Rafa, Brandono kaj Hanso pri ĉio (sed sen garantio)...kaj la triopo rakontas pri siaj spertoj en Esperanto-lernado.
Grandegan dankon al Alekso, @ExploringEsperanto, pro la pli...
La enhavo de tiu ĉi retejo estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda