La bona renkontiĝo

29/44 06-06-2018 51:36

La bonŝanca denaskulo - intervjuo kun Klára Ertl

Stela Besenyei-Merger

Stela intervjuas Klára Ertl pri denaskuleco. Ŝi estas juna psikologo de Amsterdamo, kaj havas multe da similaj spertoj kiel Stela. Estis tre gaja babilado pri familio, lingvoj, landoj kaj kulturoj.
En tiu ĉi epizodo ni babiladis:
- pri ŝiaj gepatroj, la amuzaj historioj pri kiel ili eklernis Esperanton
- lingvoj, lingvodinamikoj kun la fratoj, kaj kiel tio ŝanĝiĝis pro translokiĝo de unu lando al la alia.
- Ni parolis pri: senhejmuloj kaj rifuĝintoj, pri ŝiaj studoj kaj volontulado,
- pri la simileco inter psikologio – kion ŝi studis, kaj sociologio – kion mi studis.
- Ni profunde pridiskutis kiel esti denaskulo influas la vivon, kaj kion oni havas, kion oni maltrafas, sed ĝenerale kial oni bonŝancas esti denaskulo.
Kaj kompreneble ankoraŭ multe pli.

Ligilo al la originala podkasto  

Aldoni al ludlisto Forigi el ludlisto Titolojn
La enhavo de tiu ĉi retejo estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda