Luis Jorge Santos Morales

1/11 13:22

AVINJO de Clelia Conterno Guglielminetti

Luis Jorge Santos Morales

Luis Jorge Santos Morales voĉlegas la rakonton AVINJO de Clelia Conterno Guglielminetti el “Paŝoj al Plena Posedo” de William Auld.

Soundcloud

Aldoni al ludlisto Forigi el ludlisto Titolojn

AVINJO
de Clelia Conterno Guglielminetti el “Paŝoj al Plena Posedo” de William Auld.

– Ni restu en mallumo – li petis – Estas tiom ripozige aŭdi bruon de la ondoj inter la rifoj, kaj nenion vidi. –
Mi estingis la lampon malantaŭ ni. La teraso fariĝis tute malhela.
Dum momento, nenio estis videbla; sed baldaŭ ni perceptis la konturojn de la sveltaj kolonetoj; sub necerta lumo falanta de miriadoj da steloj, la sablo, la rifoj, la maro nigris malsame. Niaj vizaĝoj fantomis pale unu al la alia. Kaj mi komprenis, ke mia amiko estas preta ellasi per konfidenco la tro streĉitajn nervojn. Cigaredo fosforeskis. Dum ĝia ekfajriĝo, mi rimarkis la kuntiritajn brovojn de mia amiko.
–Nu, mi bezonas konsilon.
– Diru.
– Mi devas mortigi mian avinjon, kaj ne scias kiel.
Mi eksaltis:
– Ho!
– Jes, mi devas mortigi ŝin.
– Sed kial?
– Ĉar ŝi jam mortis.
– Kion vi diras?
De sia reveno el Francujo, mia amiko ŝajnas eviti min, kaj, la tre malmultajn fojojn kiam mi povis alparoli lin, li aspektis ne tute sana mense. Li ne atentis; li ne respondis aŭ respondis post kelkaj minutoj. Li agis kaj parolis hezite, nedecide, kvazaŭ obseda ideo posedus lin. Kaj nun… Ĉu TIU estis la obsedo?
– Jes. Ŝi jam mortis; kiel do mi povas fari, ke ŝi mortu?
– Ŝi? Avinjo Dalia? Ĉu vi parolas pri avinjo Dalia?
– Jes. Ĉu vi memoras ŝin?
Mi memoris la maljunulinon; preskaŭ naŭdekjara ŝi estis: sulka vizaĝo, hezitema voĉeto, ne plu vigla menso. La tutan tagon ŝi estis dormetanta kvazaŭ infano kiu pene trenas sin atendante baldaŭan definitivan endormiĝon. Avinjo Dalia, laca el sia longa vivo…Ĉu ŝi definitive endormiĝis?
– Aŭskultu, kaj ne interrompu min. Alie, mi ne kuraĝos ĉion rakonti.
Mi silentis obeeme. La maro daŭre grumblis inter la rifoj.
– Nu, kiam mi planis tiun vojaĝon al la Lazura Bordo, avinjo Dalia neatendite ekvigliĝis. Lastan fojon, ŝi diris, mi volas vojaĝi; prenu min kun vi en via aŭtomobilo; kia ĝeno mi estos por vi? Vi kalkulu havi unu plian valizon; kaj tiel plu. Elna pledis por la afero de avinjo ĉe mi: finfine, kompatinda avinjo, kiaj ĝojojn ŝi havis en la vivo? Tri militoj venis kaj pasis, kaj ĉiam ŝi restis en sia provinca urbeto; la mondo ŝanĝiĝis, ŝi ne konas ĝin; se ŝi tiom deziras tiun vojaĝon, nu lasu…
Mi fine cedis al mia edzino kaj al avinjo Dalia. Foriris ni tri.
Pasportoj, kofroj, devizoj, ŝaloj kaj kaŭĉuka botelo por avinjo. Kaj triumfe avinjo Dalia marŝis sur la laŭstranda promenejo de Kanno. Eble ŝia maljuna koro tro pleniĝis je maro, je ĉielo, je luma ĝojo de sunsubiroj: eĉ de sia propra sunsubiro. Ĝi krevis.
– Ho! Mi ne sciis!
– Silentu. Neniu sciis. Neniu scias. Ĉar ni komprenis, ke transporto de kadavro al nia lando kostos terure, ke oni devos plenumi nedireble multajn formalaĵojn, ke ni certe devos malfruigi nian revenon hejme je tagoj, eble je semajnoj, kaj tio signifus bato por mia entrepreno, por mia laboro, ni diris al neniu, ke avinjo mortis. Inter Elna kaj mi ne estis diskutoj. Ni tuj vestis avinjon por vojaĝi: ŝi veturos kun ni, en ombra angulo de nia aŭto, kovrita per ŝaloj. Malmultaj horoj dividis nin de nia hejmlanda limo: ŝi mortos oficiale tuj trapasinte ĝin, de ĝi nia urbo ne estas malproksima. Tien alvenintaj, ni esperis, ke nia familia kuracisto helpos nin, eventuale deklarante, ke la morto okazis unu-du horojn pli malfrue ol la vero, do trapasinte la landlimon.

La enhavo de tiu ĉi retejo estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda