Ĉu vi sciis, ke por bona kunsido vi ne bezonas ĉiujn el via teamo? Kaj tion, ke la antaŭpreparo same gravas kiel la kunsido mem? Decidu kiel vi komunikos en via teamo, kaj poste havu klaran planon por kiam, pri kio kaj kun kiu kunsidi. Vi ĉesos havi senfinajn-longegajn-tedegajn kunsidojn post la aŭskultado de tiu ĉi epizodo, ĉar vi facile povos kompreni kion ŝanĝi por havi la rezultojn, kiujn vi bezonas.