Fremdulo

Tobiasz Kubisiowski

Fremdulo en Francio: 2020-2021

Pola muzikstudento parolas pri sia duonjara restado en Francio kadre de la interŝanĝa studenta projekto Erasmus+

Fremdulo 2: 2021-2022

Post mia reveno al Francio, mi decidis daŭrigi la podkaston, parte pro la afablaj mesaĝojn kiujn mi ricevis, parte pro mia propra volo ekperimenti kun tiu ĉi maniero de sin esprimo.

Fremdulo 3: 2023

Mia luksa vivo
Persona podkasto kun biaso por lingvoj, muziko kaj publika transporto.

persona retejo

33/33 10-09-2023 36:43
 3/02 Dua parto de la interparolo kun Rafał Darasz
Jen la dua parto de la interparolo kun Rafał Darasz. En tiu ĉi parto ni traktas niajn spertojn en organizaĵoj Esperantaj kaj ne-Esperantaj – kaj ni diskutas pri la tediĝo kaj laco pro la laboro en ili.
32/33 03-09-2023 25:26
3/01 Loĝi en Pollando (kun Rafał Darasz #1)
Saluton post longa paŭzo! Jen antaŭepizodo por la nova serio de “Fremdulo”. En ĝi mi parolas kun Rafał Darasz, doktoriĝanto pri signolingvistiko kaj la prezidanto de Pola Esperanto-Junularo, pri loĝado en Pollando: ĝiaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj. Ĉu eblas senti sin fremdulo en sia pli...
31/33 09-01-2022 14:07
2/07 Mi denove plendas pri Esperantujo
Mi… mi eĉ ne scias kiel priskribi tion.
30/33 02-01-2022 12:16
2/06 Publika debato tviteriĝas
Feliĉan novan jaron! En ĉi tiu epizodo mi volis paroli pri planado, sed anstataŭe mi senplane parolas pri kelkaj miaj konstatoj kiuj aperis dum la kristnaska periodo – pri la publikaj diskutoj en la reto kaj pri la karakterizaĵoj de diskutoj ĉe Twitter.
29/33 26-12-2021 14:02
2/05 Resumo de 2021
Feliĉajn jarfinajn festojn kaj bonan novan jaron! Hodiaŭ mi daŭrigas la pli spontanean formon de la podkasto por honeste resumi la lastan jaron en mia vivo.
Jarkompaso: yearcompass.com/eo
28/33 19-12-2021 15:24
2/04 Ĝojo pri la neebla
En mia hodiaŭa babilado mi invitas vin aliĝi al mia navigado tra la malkvieta maro de diversaj pripensaĵoj kiujn mi havis en la lasta tempo. Inter ili: la kulisoj de verkado de scienca artikolo, mia sperto pri retaj lecionoj ĉe universitato kaj miaj lastatempaj konstatoj pri la esenco de tradukado.
27/33 12-12-2021 11:46
2/03 Reveno al Parizo
En novembro mi sukcese iris al Parizo por viziti mian amikinon kaj ankaŭ iom rekonatiĝi kun la urbo. Mia reveno ne estis tamen tiom sukcesa…
26/33 05-12-2021 19:53
2/02 Miaj malkovroj pri librolegado
Dum la lasta tempo mi spertis kelkajn malkovrojn rilate al legado de libroj (ankaŭ de libroj en Esperanto). En la denova komenco de Fremdulo 2 mi provas koncize prezenti ilin.
Smashwords
LibriVox
Vizitu min pli...
25/33 27-04-2021 09:30
2/01 Kiel mi trovis loĝejon en Varsovio
Serĉado de loĝejo povas esti malfacila en ĉiu urbo en la mondo, kaj ankaŭ la varsovia loĝejmerkato havas siajn specifajn malfacilaĵojn. Mi tamen sukcesis ekhavi iun loĝejon por mi – kiel mi faris tion? Kaj kiun impreson mi havas pri tio post kiam mi travivis kelkmonatan serĉadon de loĝejo pli...
24/33 20-04-2021 01:28
2/00 Anonco de Fremdulo 2
Saluton kaj bonvenon al la dua serio de Fremdulo! Post mia reveno al Francio, mi decidis daŭrigi la podkaston, parte pro la afablaj mesaĝojn kiujn mi ricevis, parte pro mia propra volo ekperimenti kun tiu ĉi maniero de sin esprimo.
23/33 02-03-2021 06:32
1/22 Kvazaŭ nenio okazis
En la resuma epizodo de la podkasto (aŭ ĉu nur de la unua serio?) mi parolas pri miaj rimarkoj post reveno al Pollando.
22/33 04-02-2021 10:51
1/21 Polaj mankaĵoj
Ĉi-semajne mi revenas al Pollando! Kaj tuj antaŭ mia reveno mi pripensas iom pri la aferoj kiuj mankis al mi en Francio dum mi estis ĉi tie.
21/33 29-01-2021 06:30
1/20 Esperantistiĝdatreveno
Antaŭ precize dek jaroj mi komencis lerni Esperanton. Pro tiu okazo en la 20-a epizodo mi iom retrorigardas la decidon kaj provas juĝi kiagrade ĝi influis mian postan – kaj nunan – vivon.
Cetere, la manko de muziko havas kelkajn kialojn, el kiuj nur unu estas ke mi estas pigra. Vi estas pli...
20/33 25-01-2021 06:06
1/19 Kontraŭvola radio-aŭskultanto en Francio
Pro la koincido de diversaj okazaĵoj foje mi estas iasence devigata aŭskulti francajn radiostaciojn. Kaj mi kaptis la okazon por povi iom plendi pri la francaj radioj ĝenerale.
19/33 20-01-2021 10:55
1/18 Reveno al PL (kaj aliaj libroj kiujn mi nun legas)
Ĉi tiu epizodo komence temas nur pri miaj plendoj kaj mia sinteno al la reveno al Pollando… Sed poste mi komencas paroli ankaŭ pri la libroj kiujn mi lastatempe fin- aŭ ek-legis.Retour à Reims (Didier Eribon) Głos (Wojciech Mann)
Historia muzyki polskiej (red. Stefan Sutkowski)
18/33 14-01-2021 12:01
1/17 Vikihobioj
Vikihodiaŭ mi vikirakontos iom pri miaj vikihobioj kaj pri tio kion mi vikifaras kiam mi fakte devus vikiprepari vikilaboraĵojn por Mia vikiuniversitato. Vikivojaĝo
Muziko: airtone – resonance feat. SackJo22, laŭ la permesilo CC BY-NC
17/33 09-01-2021 11:00
1/16 Novjaro en Liono
Plenigu vian Jarkompason! https://yearcompass.com
Muziko: Martijn de Boer (NiGiD) – Malenky Prospekty feat. Javolenus, laŭ la permesilo CC BY-NC
16/33 27-12-2022 10:26
1/15 Kial mi decidis intervjui homojn
En la unua postkristnaska, kaj samtempe la lasta ĉi-jara epizodo mi rakontas pri miaj plej baldaŭaj planoj kaj finfine! – mi klarigas kial mi decidis fari kaj publikigi la du intervjuojn (en epizodoj #12 kaj #13). Mi ankaŭ konfesas ke mi eble ne tro kontentas pri ili…
Muziko: cdk - Sunday pli...
15/33 24-12-2020 09:27
1/14 Kiel (ne) festi Kristnaskon en Francio
Feliĉajn jarfinajn festojn! Aŭ… ĉu oni tamen povas festi ion? Kio surprizis min pri la franc(i)aj decembraj festoj?
muziko: Bad Readings de Martijn de Boer (NiGiD), laŭ la permesilo CC BY-NC
14/33 18-12-2020 20:32
1/13 Mi decidis plue partopreni Esperantajn eventojn” –

interparolo kun Beniamin Stecuła

En la dua intervjua epizodo aperas Beniamin, 24-jara esperantisto el Bytom (PL). Ni parolas pri niaj spertoj kiel novuloj, obstakloj por partopreni Esperanto-eventojn, kaj fine pri la planoj de Beniamin por plua Esperanto-agado. Beniamin rakontas ankaŭ iom pri sia magistra laboraĵo, en kiu li pli...
13/33 11-12-2020 15:18
1/12 Novulo en Esperantujo – interparolo kun Tymoteusz Smoliński
En ĉi tiu epizodo mi parolas kun Tymoteusz (Tymek) Smoliński pri lia sperto en Esperantujo, lia kompreno pri la Esperanta kulturo kaj pri lia unua Esperanto-evento. Ĉu oni povas kontribui al nia kulturo per esperantlingvaj memeoj? Ĉu Esperanto kaj esperantismo povas esti parto de ies identeco? pli...
12/33 06-12-2020 13:59
1/11 Ĉiuj ni amegas Usonon” – nova albumo de LPG
Ĉi tiun epizodon mi dediĉas al recenzo de la nova koncertalbumo de La Perdita Generacio – ĉar kiel ŝatanto de LPG mi ne povis tute ne komenti la longe atendatan aperaĵon. Ĉu vi pensas ke mi ŝatas la novaĵon?
Aĉetu la albumon ĉe Vinilkosmo
Aŭskultu pli...
11/33 01-12-2020 13:09
1/10 Dentodolore
Ĉi-epizode mi traktas iom tiklan temon, aŭ almenaŭ temon pri kiu sufiĉe multaj personoj estas sentemaj. Temas pri sano, aŭ pli precize denta sano, dentistaj seancoj kaj mia sperto kun la dentista sanservo en Francio.
muziko: adrift, airtone feat. MalreDeszik, laŭ la permesilo CC BY-NC
10/33 26-11-2020 13:03
1/09 Esperanto-movado, -kulturo, -podkastoj
Hodiaŭ mi babilos pri mia remalkovro de la Esperanta kulturo, iom pli persone ol antaŭe. Pri muziko, pri tradukoj, pri podkastoj kaj la amatoreco en nia movado.
Por la unua fojo la kruda materialo antaŭ muntado havis pli ol duonhoron. Ĉu vi rekonos en kiuj lokoj mi decidis forigi fragmentojn?
muziko: pli...
La enhavo de tiu ĉi retejo estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda