Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli ĉion - literaturon, politikon, la Esperanto- movadon, historion, kaj kia estas la vivo ĝenerale. La etoso estas neformala kaj la vidpunktoj apartenas nur al la dirinto - se eĉ al tiu!
1: Kvazaŭ komenco
Ĝuu la debutan epizodon de Usone persone...en kiu Rafa, Brandono kaj Hanso priparolas la Universalan Kongreson en Montrealo, la estontecon de la Esperanto-movado en Nordameriko, kaj plurajn novajn librojn.